73-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 73-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 4-a de majo 2014 en Arundo, Provinco Malago, Andaluzio, Hispanio, samtempe kun la 18-a Andaluzia Kongreso de Esperanto. La ĉefa kongresejo estis la Monaĥejo de Dominikanoj, nuna Kongres-Palaco de Arundo, sed ankaŭ estis uzata la Teatro Vicente Espinel por la spektaklo ''Vivu la teatro'' kaj la ejo de la flamenka klubo Peña Flamenca por la muzikaj spektakloj flamenka, de JoMo kaj de María Villalón, loka kantistino, kiu sukcesis unue antaŭ la kongresanoj kaj poste per rekorda spektado de la filmeto pri ŝia kantado de "La pluvo" en Jutubo. En la kongreseja bela renesancastila korto okazis koncerto de la alandalusmuzika bando Turat Al-Andalus. Ankaŭ okazis koncerto de Pablo Carrascal en trinkejo Drinks&Co.

Inaŭguro de la kongreso
Nordafrikanoj prelegas dum la kongreso
Kantado kaj dancado flamenkaj dum la kongreso
La Chabuca dancas dum la kongreso
Maria Villalon kantas "La pluvo".

Oni ekskursis al Setenil de las Bodegas, belega tipa vilaĝo el la areo de lan nomitaj blankaj vilaĝoj de la provinco Kadizo kie damoj konstruiĝis sub rokegoj, kaj al la ruinoj de Acinipo, kiu iam nomiĝis Malnova Arundo, ĉar estis historia urbo kiu senloĝiĝis favore al Arundo.

Laŭ la kongreslibro aliĝis 139 aliĝintoj, kaj 148 laŭ la kongresa retejo, krom la lastalvenintoj. Inter ili kelkaj dekoj da eksterlandanoj kaj menciinde kelkaj nordafrikanoj (Maroko kaj Tunizio).

La Loka Kongresa Komitato estis komponita de:

Kelkaj prelegoj temis pri Eŭropa Unio (Rafaela Urueña kaj Thierry Saladin), pri Maroko (Rikardo Felipe Albert Reyna kaj Eduardo Berdor), mansignado (Viktoro Solé), Lingvoj de Afriko (Francisco Javier Moleón), kaj oficiala instruado de Esperanto (Katalin Kováts), krom eĉ ateliero pri Vikipedio. Prelegis ankaŭ Enric Baltasar pri Esperanto kaj socio, Félix Manuel Jiménez Lobo pri Sociala kaj solidara ekonomio.

Ĉefa temo estis Instruado de Esperanto. Tiukadre okazis oficialaj ekzamenoj. Kroma arta afero estis flamenko, ĉefe per koncertoj okazintaj en la flamenka klubejo Peña Flamenca. La centra okazo estis je la kantado de Paco Pereña, Miguel Laín, Ríos Cabrillana, Antonio Sanlúcar, El Mollina, la gitarludado de Agustín de la Fuente kaj Miguel Laín kaj ĉefe je la dancistino Virgina Peña "La Chabuca". Por la solena malfermo, kie diskursis la prezidantoj de HEF kaj AEU, krom la skabenino pri kulturo, ludis la Kvaropo Sinkopo. Okazis la organizaj asembleoj de HAF kaj AEU la lastan jaron, nome dimanĉe la 4an de majo.

Kiel kutimas ĉe esperantaj eventoj gravis la agado pri literaturo. Miguel Fernández prezentis sian antologion Poezio: armilo ŝargita per futuro, publikigitan de SATeH kuntekste de la prelego Esperantigitaj voĉoj de andaluzaj poetoj. Aliaj prezentitaj libroj estis Mediteraneaj Eroj II de Ángel Arquillos, kaj Eŭropo, paŝon post paŝo de Rafaela Urueña.

Okazis laborkunsidoj pri amaskomunikioj (zorge de Rikardo Biurrún kaj Tonyo del Barrio), pri Fundación Esperanto (zorge de Lorenzo Noguero kaj Manuel Pancorbo), pri laborplano de UEA (zorge de Carlos Spínola kaj José María Rodríguez), pri junulara movado, pri Esperanto al neesperantistoj, pri Bitoteko kaj informadikaj projektoj (Ana Manero, Juan Trenado kaj Tonyo del Barrio) kaj pri kreado de filmetoj ĉefe por prezentado ĉe Jutubo (Miguel Gutiérrez Adúriz).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti