7462 Grenoblo

asteroido
(Alidirektita el 7462 Grenoble)

7462 Grenoblo estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 20-an de novembro 1984 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

7462 Grenoblo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7462 Grenoble
Aliaj nomoj 1984 WM1 ; 1972 GX ;
1977 VF1 ; 1982 DO
Nomita laŭ Grenoblo vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 20-a de novembro 1984
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
339,232 Gm (2,268 AU)
301,775 Gm (2,017 AU)
376,688 Gm (2,518 AU)
Discentreco 0,110
Meza anomaliangulo 84,281°
Klinangulo 5,763°
Periodo 1247,2539625 tagoj (3,415 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,78 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
332,183°
Argum. de periapsido 122,335°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,302 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,168 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,9
vdr

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la franca urbo Grenoblo ĉe la piedo de la okcidentaj Alpoj, centro de la gento Alobrogoj. Ĝi estis nomita de la romianoj "Gratianopolis" en honoro de la imperiestro Flavius Gratianus kaj iĝis parto de Francio en la 13-a jarcento. Nune, Grenoblo estas grava industria kaj sciencesplora urbo. Multe da ties sciencaj centroj dependas de la prestiĝa Universitato Joseph-Fourier, ekde 2016 parto de la Alpa Universitato de Grenoblo: la sinkrotrono, la Instituto de Planedoscienco kaj Astrofiziko de Grenoblo, la sidejo de la Instituto de milimetra Radioastronomio, la Laboratorio de Glaciologio kaj Geofiziko de la Medio kaj la Observatorio pri la Sciencoj de la Universo de Grenoblo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7461 Kachmokiam7462 Grenoblo7463 Oukawamine