75-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 75-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso kiu okazis en Herrera del Duque, provinco Badajoz, regiono Ekstremaduro, Hispanujo ekde la 30-a de junio ĝis la 4-a de julio 2016.[1] Partoprenis ĉirkaŭ 150 kongresanoj el ĉirkaŭ 15 landoj.[1][2]

Grupa foto de kongresanaro en la kongresejo.
Kongresejo de Herrera, nome Kulturpalaco montrante la esperantan flagon kaj la kongresan banderolon.
Afiŝo de la kongreso montrante la kongrestemon: nome "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj".
Bildo de la kongreso montrante konturon de la montoj ĉirkaŭ Herrera kaj kastelon kaj sube krokodilan dentaron; ĝi aperis inter alia sur kongressako, t-ĉemizoj kaj identigiloj.
Ĉeforganizanto transdonante al la urbestro de Herrera ekzempleron de Don Kiĥoto dum la inaŭguro.
JoMo en Herrera del Duque.
Postkongresa ekskurso en Cáceres.

La kongresa komitato estis organizita de Javier Romero, José Salguero, Raúl Martínez, Tonyo del Barrio kaj Miguel Fernández, kiuj ricevis helpon de multaj kunlaborantoj. En la programo elstaris ekskurso al la vilaĝo kaj monaĥejo de Guadalupe. Koincide kaj antaŭ la kongreso okazis ankaŭ AMO-Seminario kaj antaŭe eĉ prezentaj agadoj en Madrido ĉe Alkorkono kaj ekskurso tra la ĉefurbo.[3] La kongresejo estis la Kulturpalaco de Herrera del Duque kaj kelkaj programeroj okazis ankaŭ en la apuda submunicipo Peloche, kie loĝis parto de la kongresanaro en junulargastejo.

Priskribo redakti

La temo kaj moto de la kongreso estis "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj" por reliefigi la karakteron de la regiono kaj ankaŭ de la komarko La Siberio kiel tero de limoj (inter Kastilio, Andaluzio kaj Portugalio) kun influoj de ĉiuj el ili.[1] Tio estis pristudata dum diversaj prelegoj kaj programeroj laŭlonge de la kongreso el diversaj vidpunktoj: lingvaj, geografiaj, historiaj ktp. Pri la komarko La Siberio menciindas ke partoprenis en la kongreso alvenintoj el rusa Siberio kiuj iel ĝemeliĝis al la municipaj instancoj ĉar ili ricevis agnoskon de la municipaj aŭtoritatoj kiuj en diversaj okazoj ĉefe en fermo kaj malfermo partoprenis en la kongreso nome la urbestro Saturnino Alcázar kaj skabeninoj.[1] Dum la inaŭguro partoprenis ankaŭ lokaj ĥoro (kiu kantis en Esperanto) kaj junula muzikbando kiu ludis kvin muzikpecojn (vidu sube ĉe filmetoj).[1]

Alia partikulara evento estis la prezento fare de la Hispana Esperanto-Federacio de la bita eldono de Don Kiĥoto, kiun eblos kaj aĉeti ciferece kaj elŝuti el la reto.[4][5][6]

Miguel Fernández zorgis per diversaj programeroj pri omaĝo al la Ibera Skolo (ĉefe al ties ekstremadurdevena membro Jorge Camacho) kaj kun Ana Manero pri la prezentado de kolektiva spektaklo "Vivu la teatro!".

Programeroj redakti

Partoprenis diversaj elstaraj eksterlandaj esperantistoj ĉefe artistoj kaj prelegantoj el malsamaj landoj[7] inter kiuj Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Istvan Ertl, Duncan Charters kaj Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiuj ludis la teatraĵon La kredito.

Krome estis organizita kursoj kaj por komencantoj kaj por progresantoj, ekspozicio pri la rusa Siberio, ekspozicio pri Esperanto en la hispana, libroservo, samtempa konkurenco de ŝako zorge de Íñigo López Mulet, juna ĉampiono,[8] ateliero pri Vikipedio, pri podkastoj, kantatelieroj ktp.

Ekskursoj okazis al Guadalupe (2an de Julio, kun vizito al la monaĥejo, prelego prie kaj koncerto en la tiea kulturdomo) kaj al diglago García de Sola, finanta ĉe Peloche kie okazis koncerto de fama regiona bando Acetre kun invito al Celia Romero, elstara kantistino de stilo flamenko.[9] Postkongresa ekskurso okazis al Trujillo kaj Cáceres (4an de julio) kaj postkongresa rekonteto en Madrid.[3][10]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 María José Marchena, Herrera del Duque acoge la 75ª edición del Congreso Nacional de Esperanto, Hoy, Badajoz, 1-a de julio 2016. [1] Alirita la 6-an de julio 2016.
  2. Aliĝis 160 laŭ retejo de la kongreso en HEF http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/listo-de-aligintoj Arkivigite je 2016-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de julio 2016.
  3. 3,0 3,1 Antaŭkongresa aktivado kaj postkongresa renkonteto en Madrido. Nia Voĉo julio/aŭgusto 2016. Madrida Esperanto-Liceo. Alirita la 6an de Julio 2016.
  4. 무료로 읽는 에스페란토판 ‘돈키호테’! Don Quijote de La Mancha en Esperanto. Seula Esperanto-Kulturcentro, 5a de Julio 2016. Alirita la 6an de Julio 2016.
  5. La Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes edita la obra Don Quijote de la Mancha en esperanto. Alicante Opinión, 1a de Julio 2016. Alirita la 6an de Julio 2016.
  6. Filmeto pri Prezento de la bita eldono de Donkiĥoto - Tonyo del Barrio, Antonio Valén kaj Liven Dek en YouTube, prezento.
  7. Extremadura acoge el 75º congreso español de esperanto Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, 25-an de Junio 2016. Ecodiario.es. Alirita la 6an de Julio 2016.
  8. Iñigo Lopez Mulet. World Chess Federation. Alirita la 6an de Julio 2016.
  9. María José Marchena, Acetre celebra mañana su 40 aniversario en la música con un concierto en Peloche, Hoy, Badajoz, 1a de julio 2016. [2] Alirita la 6an de julio 2016.
  10. Pri la tuta kongresprogramo http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/programo Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Julio 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Filmetoj redakti

AMO-Seminario redakti

Kongresaj programeroj redakti

Filmetoj pri distraj aferoj redakti

Aliaj ligiloj redakti