79-a SAT-Kongreso 2006

La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Beogrado inter la 19a kaj la 26a de aŭgusto 2006. Ĝi kunigis 153 partoprenantojn. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Tereza Kapista.

79-a SAT-Kongreso 2006
Loko Beogrado
Ekde 19-a de aŭgusto 2006
Ĝis 26-a de aŭgusto 2006
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT

Laborkunsidoj redakti

Unu el la ĉefaj priparolitaj temoj estis la eblaj solvoj de la financa krizo de SAT. La gvidrezolucio resumis tion dirante ke la kongreso esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso, solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo ; ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio ;

Aldone al tio estis ekzamenitaj diversaj proponoj pri reorganizo de la labormaniero de SAT. Interalie estis ekzamenata propono pri starigo de Eldonkooperativo de SAT, kiu fakte ne plu ekzistis de post 1934.

Plena laborkunsido estis dediĉita al debato pri aktualaj socipolitikaj temoj, post kvaronhora enkonduko de ĉiu el ili. Pritraktitaj temoj estis

  • la lastatempa protestmovado kontraŭ unuadunga kontrakto en Francio kaj ĝiaj politikaj perspektivoj
  • naciismo kaj edukado en Japanio kaj aliaj landoj
  • ĉu la SAT-movado prezentu Esperanton samstile kiel la neŭtrala medio
  • la politika situacio en Mezoriento.

Flanke de la ĝeneralaj laborkunsidoj kunvenis la liberpensula, komunista, ĉielarka, sennaciisma, kaj ekologiista frakcioj, kaj la poresperanta fako. Ankaŭ estis priparolita revigliĝo de la porpaca frakcio.

Prelegoj redakti

  • Esperanto, lingvo de paco en Afriko, prezentita de Tereza Kapista
  • La stato de nia esperanto-historiografio kaj niaj devoj ĉi-rilate, prezentita de Zofia Banet-Fornalowa
  • La vivuldiverseco; kio ĝi estas, kial indas protekti ĝin kaj ĉu tio estas ebla en kapitalisma mondo, prezentita de Vinko Markov.
  • Malarmado; informiĝi por agi, agi por malpermesi, prezentita de Andreo kaj Colette Weiss

Teatraĵoj redakti

Muzikaĵoj redakti

  • Koncerto fare de la filharmonio de junuloj el Beogrado

Eksteraj ligiloj redakti