8-a Brazila Kongreso de Esperanto

La 8-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Vitória de la 21-a ĝis la 24-a de novembro 1926.

La Organiza Komitato de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto estis la jena: Prezidanto: Carlos Xavier Paes Barreto; Vicprezidanto: Mirabeau Pimentel; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Arnulpho Matos; 2-a Sekretario: Heloisa Espindola de Araújo; 1-a Kasisto: José Osório de Miranda; 2-a Kasisto: Odilo Pinto.

La solena malfermo okazis ĉe la Leĝodonanta Palaco kaj per aklamo estis elektitaj altabliĝi la jenaj homoj: Prezidanto: Everardo Backheuser; Vicprezidantoj: José Arthur Boiteux, Arthur Lourenço de Araújo Primo kaj Guilherme Azambuja Neves; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Irani Baggi de Araújo; 2-a Sekretario: Antoninha Barnum; 3-a Sekretario: João Viana; 4-a Sekretario: Berger Bertalan.

La subŝtata estro oficiale apogis la kongreson kaj konsideris la kongresistojn gastoj de la Ŝtato.

Okaze de la ferma kunsido estis prezentita deziresprimo al la subŝtata Prezidanto, D-ro Florentino Ávidos, kiu apogis la kongreson ne nur morale sed ankaŭ materiale.