8-a jarmilo a.K.

jarmilo antaŭ nia erao

La 8-a jarmilo a.K. ekis la 1an de januaro 8000 a.K. kaj finis la 31an de decembro 7001 a.K.

Okazaĵoj redakti

  • En Sudameriko ekkultiviĝis terpomoj kaj fazeoloj.
  • En Ĉinio ekkultiviĝis rizo.
  • En la unuaj jarcentoj de tiu jarmilo finis la lasta Glaciepoko de Würm akompanata de rapida plialtiĝo de la marnivelo. Estis inunditaj la terkoloj kiuj estis kunigintaj Azion kun Nordameriko kaj kun Aŭstralio.
  • En Fuegio (suda pinto de la nuntempaj Ĉilio kaj Argentino) estis la unuaj setlejoj de praindianoj.
  • En la regiono konata kiel Fekunda Duonluno, estis kultivita hordeo, ameltritiko kaj tritiko kiel naturaj cerealoj.
  • 8000 a.K.: en Iberio oni faris rokpentraĵojn en mediteranea regiono (Mezolitiko).
  • 8000 a.K.: homoj eklernis teksi (tio estas, interplekti fibrojn por formi teksaĵojn).
  • 8000-7000 a.K.: en la Valo de Tehuakan, en la aktuala Meksiko, estis malgrandaj homaj grupoj kiuj okupiĝis por ĉasado kaj kolektado.
  • 7845 a.K.: inter la rivero Eŭfrato (nuna Irako) kaj Egipto finis la kulturo natufa (11140-7845 a.K.).
  • 7730 a.K.: en Las Conchas, proksime de Antofagasto (en la nordo de la aktuala Ĉilio), ekis la unuaj homaj setlejoj.
  • 7640 a.K.: en Marassi, Fuegio (en la sudo de la aktuala Ĉilio) ekis la unuaj homaj setlejoj.
  • 7500 a.K.: oni faris la unuajn konatajn boatojn; temas pri kanuoj faritaj el malplenigitaj arbotrunkoj. Poste, oni aldonis remilojn por antaŭeniri kaj ŝofori ilin.
  • 7500 a.K. proks.: en Turkio oni fondis la domaron Ĉatal Hojuk (la plej antikva de la mondo), kiu estos detruita de incendio 2800 jarojn poste.
  • 7500 a.K. proks.: en Irako ekuziĝis lino por fari teksaĵojn.
  • 7370 a.K. proks.: en Jeriĥo oni finkonstruis la faman muregon.
  • 7020-6900 a.K.: en Aĉa, sur la suda bordo de la valo de la rivero Azapa, je 7 km de la marbordo de la nuntempa urbo Ariko (norda pinto de Ĉilio) ekis homa setlejo, nome la plej antikva marborda de tiu lando.

Notoj redakti