8-a simfonio (Mahler)

simfonio komponita de Gustav Mahler en la somero de la jaro 1906 kaj en la unua duonjaro 1907 komplete orkestrigita kaj pretigita

La Simfonio n-o 8 (E♭-maĵoro) de Gustav Mahler, kiu estas ankaŭ konata sub la kromnomo ne devena de Mahler Simfonio de la milo, estis komponita en la somero de la jaro 1906 kaj en la unua duonjaro 1907 komplete orkestrigita kaj pretigita. Mahler garnis la verkon ĉe la publikigo en 1910 kun omaĝo al sia edzino Alma Mahler.

Unua prezentado je Usono en 1916 sub Leopold Stokowski

La nomon „Simfonio de la milo“ la oka simfonio ricevis de la koncertorganizanto Emil Gutmann, ĉar ĝi bezonas por la prezentado grandegan nombron de muzikistoj. Krom ok kantsoloistoj, du grandaj miksitaj ĥoroj kaj knaba ĥoro Mahler postulas simfoniorkestron kun almenaŭ 50 arĉinstrumentoj, 40 blovinstrumentoj (4 flutoj + 1 fluteto, 4 hobojoj + 1 angla korno, 1 (pli bone 2) E♭-, 3 B♭- kaj 1 basklarnetoj, 4 fagotoj + 1 kontrafagoto, 8 kornoj, 4 trumpetoj, 4 trombonoj, 1 bastubjo, krome izolite lokitaj 4 trumpetoj kaj 3 trombonoj), orgeno, harmoniumo, celesto, piano, pluraj harpoj kaj mandolinoj kaj diversaj frapinstrumentoj. Pri la unua prezentado fakte estas dokumentita nombro de 1030 kunagantoj; diversaj fontoj tamen indikas, ke la nombro de 1000 kunagantoj pro diversaj defaloj kaj malsaniĝoj en lasta minuto ne estis atingata. Mahler pro tio ankaŭ protestis kontraŭ la kromnomo kaj la merkatado kiel – laŭ lia skribo – „al mi fatala munkena Barnum-kaj-Bailey-prezentado“ [1] (alude la faman usonan cirkoentreprenon).

Dum la unua prezentado la 12-an de septembro 1910 en la Neuen Musik-Festhalle en Munkeno (hodiaŭ: magazeno de la Deutsches Museum) Mahler mem direktis la Orkestron de la Koncertasocio je Munkeno (hodiaŭ: Munkenaj Filharmoniistoj). Inter la 3000 aŭskultanoj ankaŭ troviĝis multaj renomaj verkistoj, komponistoj kaj dirigentoj tiutempaj kiel Siegfried Wagner, Alfredo Casella, Stefan Zweig, Thomas Mann, Leopold Stokowski kaj Arnold Berliner, por nomi nur kelkajn. La unua prezentado samkiel dua je la sekva tago estis grandioza sukceso – la plej granda, kiun spertis iu el la verkoj de Mahler dum ties vivotempo. La oka simfonio ankaŭ estis la lasta, kies unuan prezentadon Mahler ankoraŭ travivis. Liaj malfruaj verkoj, la simfonio n-o 9, „Das Lied von der Erde" kaj la fragmentoj de la 10-a simfonio, estis prezentataj unuafoje post lia morto.

Strukturo redakti

La simfonio konsistas el du partoj.

Unua parto redakti

 
Unua ĉeftemo
 
Unua ĉefmotivo
 
Dua ĉeftemo
 
Dua ĉefmotivo
 
flanka temo
 
flanka motivo
 
Tralaborada temo
 
Tralaborada motivo

La unua parto muzikigas la mezepokan, latinan pentekostan himnonVeni, Creator Spiritus“, kies devenon oni atribuas al Hrabanus Maurus, kaj ĝi daŭras ĉ. 20 minutojn. Preskaŭ traire la muzika evoluo estas tenata de la ĥoroj kaj soloistoj.

La formo de la tre kompleksa parto, konsistanta el 580 taktoj, laŭas plejparte pliampleksigitan sonatoformon:

La ekspozicio komencas per la ĉefa frazo, kiu prezentas la du ĉeftemojn kaj ĉefmotivojn. Post mallonga transkonduko sekvas la flankofrazo, tenata laŭ formo de rondelo; tiu ĉi prezentas la flankan temon kaj la flankan motivon, krome ĝi tralaboras la jam prezentitajn temojn kaj motivojn. Mallonga interfrazo denove reekprenas la ĉefan frazon, antaŭ ol la fina frazo tralaboras la ĉefan kaj la flankan temojn en variaciita formo.

La tralaborado estas dividebla en kvar partojn. La unua detranĉaĵo komence prilaboras kaj variacias la unuan ĉefan kaj la flankan motivojn, komence en la orkestro, sekvata de la kantvoĉoj. La dua parto prezentas tralaboradajn temon kaj motivon, kiuj tuj estas prilaborata kun la dua ĉeftemo kaj la unua ĉefmotivo; Ĉi tiu prilaborado enbuŝiĝas en la tria detranĉaĵo en duoblan fugon. La kvara parto siaflanke prezentas iaspecan reprizon de la unua parto kun aldona prilaborado de la tralaborada kaj de la flanka temoj.

La reprizo komencas per la preskaŭ identa reekprenado de la unuaj 20 taktoj de la ekspozicio kaj kondukas poste en partoreprizon de la flanka frazo. Transkonduka fugato kun multaj variacioj de la unua ĉefmotivo enbuŝiĝas en la kodon, kiu tuj prilaboras paralele ĉiujn ĝisnunajn temojn kaj motivojn. Jen kelkaj eklezimuzikaj kaj liturgiaj elementoj aperas, ekz. la firma kanto de la knaboĥoro kaj la antifona kanto inter ambaŭ ĥoroj. La lastaj taktoj estas karakterizataj per fina intensivigo, kun enmetitaj "ĉieliro"-melismoj, al oktakta fina akordo.

Dua parto redakti

La dua parto muzikigas la finan scenon de „Faŭsto“, dua parto, de Goethe kaj formas miksoformon inter muzikdramo, kantato kaj oratorio, je tio tamen ankaŭ estas interpretebla kiel serio de tri simfonimovimentoj senpaŭze transiraj unu en la alian, nome malrapida movimento, skerco kaj finalo. La komencon de la dua parto formas instrumenta enkonduko (la plej longa nur instrumenta pasaĝo en la tuta simfonio), kiu enhavas adaĝecajn kaj skercecajn detranĉaĵojn kaj per tio certamaniere alprenas la funkcion de la mezaj movimentoj de klasika simfonio. La dua parto daŭras entute ĉ. 55 minutojn.

Diskaro (selekto) redakti

  • 1960: Dimitri Mitropoulos; Wiener Philharmoniker, Wiener Sängerknaben, Mimi Coertse, Hilde Zadek, Lucretia West, Ira Malaniuk, Giuseppe Zampieri, Hermann Prey, Otto Edelmann.
  • 1962: Leonard Bernstein; Schola Cantorum of New York; Addison/Amara/Chookaskian/Tourel/Tucker/Flagello/London; New York Philharmonic (Nur erster Satz)
  • 1966: Leonard Bernstein; London Symphony Orchestra Chorus/Leeds Festival Chorus; Spoorenberg/Jones/Annear/Reynnolds/Procter/Mitchinson/Ruzdjak/MacIntyre; London Symphony Orchestra
  • 1970: Rafael Kubelík; Chöre des Bayerischen, Norddeutschen und Westdeutschen Rundfunks/Regensburger Domspatzen; Martina Arroyo/Erna Spoorenberg/Edith Mathis/Julia Hamari/Norma Procter/Donald Grobe/Dietrich Fischer-Dieskau/Franz Crass; Symphonieorchester des Bayerischen Rundfunks
  • 1971: Georg Solti; Wiener Staatsopernchor/Wiener Singverein/Wiener Sängerknaben; Heather Harper/Lucia Popp/Arleen Auger/Yvonne Minton/Helen Watts/René Kollo/John Shirley-Quirk/Martti Talvela; Chicago Symphony Orchestra
  • 1971: Bernard Haitink; Cotrubas/Harper/van Nork/Finnila/Dielemann/Cochran/Prey/Sotin; Concertgebouw Orkest
  • 1975: Leonard Bernstein; Wiener Staatsopernchor/Wiener Singverein/Wiener Sängerknaben; Price/Blegen/Zeumer/T. Schmidt/Baltsa/Riegel/Prey/van Dam; Wiener Philharmoniker
  • 1981: Michael Gielen; Robinson/Marshall/Heichele/Wenkel/Laurich/Walker/Stilwell/Simon Estes; Opernhaus- und Museumorchester Frankfurt
  • 1982: Václav Neumann; Benackova/I. Nielsen/Soukupova/Marova/Moser/Schöne/Novak/Kejmar; Tschechische Philharmonie
  • 1986: Eliahu Inbal; Robinson/Cahill/Heichele/Budai/Henschel/Riegel/Prey/Stamm; Radio-Sinfonie-Orchester Frankfurt
  • 1986: Klaus Tennstedt; Connell/Wiens/Lott/T. Schmidt/Denize/Versalle/Hynninen/Sotin; London Philharmonic Orchestra
  • 1989: Lorin Maazel; Sweet/Coburn/Quivar/Fassbaender/Leech/Nimsgern/Estes; Wiener Philharmoniker
  • 1994: Claudio Abbado; Studer/McNair/Rost/von Otter/Lang/Seiffert/Terfel/Rootering; Berliner Philharmoniker
  • 1998: Michael Gielen; Marc/Wray/Boesiger/Pecková/Grunewald/Winslade/Michaels-Moore/Lika; SWR Sinfonieorchester Baden-Baden und Freiburg
  • 2000: Kent Nagano; Deutsches Symphonie-Orchester Berlin; Rundfunkchor Berlin.
  • 2008: Christoph Eschenbach; Marina Mescheriakova/Erin Wall/Franco Pomponi; Orchestre de Paris.

Fonto redakti

  1. Brief an Bruno Walter, ca. März 1910. Zitiert nach: Herta Blaukopf (Hrsg.): Gustav Mahler. Briefe. Neuausgabe. 2., nochmals revidierte Auflage. Zsolnay, Wien 1996, S. 405, ISBN 3-552-04810-3

Literaturo redakti

  • Richard Specht: Gustav Mahlers VIII. Symphonie. Thematische Analyse. Mit einer Einleitung, biographischen Daten und dem Porträt Mahlers. Universal Edition, Leipzig/Wien , o.J. (1912).
  • Christian Wildhagen: Die Achte Symphonie von Gustav Mahler. Konzeption einer universalen Symphonik. Lang, Frankfurt am Main, Berlin, Bern, Bruxelles, New York, Oxford, Wien 2000, ISBN 3-631-35606-4.
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-7618-1533-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Mahler 8-a simfonio