83-a SAT-Kongreso 2010

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Braŝovo inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Rodica Todor.

83-a SAT-Kongreso 2010
Loko Braŝovo
Ekde 1-a de aŭgusto 2010[1]
Ĝis 6-a de aŭgusto 2010[2]
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT

Kunteksto redakti

La kongreso estis organizita de la loka asocio Amikeco Braŝovo, aktiva surloke jam de kelkaj jaroj. La kongreso estis anoncita ĉe la loka radio kaj en loka gazeto « Bunna Ziua Braŝov » (Bonan tagon Braŝovo). Loka televido venis por filmi dum la renkontiĝo kun la sindikatisto. Krom la laboraj kunsidoj okazis distraj programeroj kaj ekskursoj kiaj tiuj al Sibiu kaj al Bukaresto.

Laborkunsidoj redakti

Aldone al pritrakto de la jarraporto, la ĉefaj temoj tuŝitaj dum la laborkunsidoj estis klerigado pri financoj, partopreno en etikaj bankoj, porpaca agado de SAT kaj pliampleksigo de la disvend- kaj kontaktoreto de la asocio.

Sociaj forumoj redakti

La ĉefa kongresa temo estis "Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj". Ĝi estis traktita per la jenaj debatoj:

  • Renkontiĝo kun sindikata respondeculo.
  • Rekta agado peresperanta en Suda Koreio, interalie proteste al venonta kunveno de G20 en Seulo, prezentita de Kara An, kiu estis faranta mondoveturadon kiu komencis en Orientazio kaj Aŭstralio kaj pluis en Balkanio, Italio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Hispanameriko dum preskaŭ unu jaro.
  • Pri rasismo, enkondukita de Jakvo Schram kaj Rodica Todor.
  • Esperante, pri kio efektive?, enkondukita de David Kelso, kiu malaperis 3 monatojn poste en arbaro de suda Italio.
  • Krizoj en la kosmologio de Martinus, enkondukita de Mihai Trifoi.
  • La krizo kaj foresto de solvoj, enkondukita de Cristian Sabau.

Teatraĵo redakti

Postkongreso redakti

Okazis tre bone organizita kaj interesega ŝipveturado tra la Danuba Delto, kiam oni povis viziti kaj ĝui naturon, belegajn pejzaĝojn, lokajn interesaĵojn ktp, en tre bonega etoso.

Referencoj redakti

  1. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html
  2. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti