UK 1998
83-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 83a UK)
En 1998, la 83-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montpellier, Francio. Aliĝis 3133 kongresanoj.
UK 1998 | ||
---|---|---|
Loko | Monpeljero, Francio | |
Ekde | 1-a de aŭgusto 1998 | |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 1998 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongresa programo disvolviĝis inter la 1-a kaj al 8-a de aŭgusto 1998.
Dum la kongreso, EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) laŭ propono de sia membro Manuel de Seabra decidis proponi William Auld kiel kandidaton por la Nobelpremio pri Literaturo.
La kongresa temo estis "Mediteraneo - ponto inter kulturoj" kaj pro tio oni organizis prelkegojn pri Malto, Al Andalus kaj berberoj. Ĉar la kongreso okazis en Francio same okazis ankaŭ prelegoj pri Francio nome pri rifuĝado el la Hispana Enlanda Milito, pri okcitanaj lingvo kaj literaturo, katarismo, kaj religiaj ribeloj.
Prezentitaj teatraĵoj
redakti- Meluzina, la granda Feino, prezentis Solen', (Teatro Krizalido).
- Vida Jerman prezentis "La rompita virino" de Simone de Beauvoir.
- Rekviemo por la Perdintoj fare de teatra trupo de gimnazio el Jagodino kun Saša Pilipović (Jugoslavio).
Eksteraj ligiloj
redakti