887 Alinda

asteroido

887 Alinda estas tre malgranda, tre hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido, ĉefa ano de la Alinda familio, ankaŭ klasifikata en la subgrupo "Amora III".

887 Alinda
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 887 Alinda
Aliaj nomoj 1918 BD
Nomita laŭ Alinda vd
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 3-a de januaro 1918
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
374,144 Gm (2,501 AU)
167,101 Gm (1,117 AU)
581,337 Gm (3,886 AU)
Discentreco 0,553
Meza anomaliangulo 123,633°
Klinangulo 9,185°
Periodo 1 425,306 tagoj (3,902 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,89 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
111,098°
Argum. de periapsido 349,281°
Terdistanco
- Minimuma

12,297 Gm (0,0822 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,2 km
Rotacia periodo 3,082 tagoj (73,97 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,31
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,76
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 3-an de januaro 1918.

Nomo redakti

Ĝia nomo estas ĉu tiu de la antikva urbo Alinda en Anatolio, ĉu de unu diaĵo de la aŭstralia mitologio.

Orbito redakti

La amoraj asteroidoj trairas la orbiton de Marso kaj tanĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. Ili estas en orbita resonanco 3: 1 kun Jupitero, tio, kiu perturbas iliajn orbitojn (jen estas la kialo de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,5 AU). La orbita discentreco de tiaj planedetoj iom post iom grandiĝas, ĝis ili venas je resonanco kun unu interna planedo. 887 Alinda estas proksima de la resonanco 1: 4 kun Tero.

887 Alinda proksimiĝos al Tero je 12,3 milionoj da kilometroj la 8-an de januaro 2025, ĝia videbla magnitudo tiam atingos 9,8.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
886 Washingtonia887 Alinda888 Parisatido