89-a SAT-Kongreso 2016
La 89-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Hercbergo ĉe Harco, Germanio, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016. Al la kongreso aliĝis 85 personoj[1]. La kongresejo estis grandparte en iu hotelo de la vilaĝo kies estro estas mem esperantisto, sed aliaj kongreseroj okazis en Gastdomo aŭ Junulardomo (ĉiuj situantaj ĉe la rivero Zibero, en Harc-arbara parto de la urbo).
89-a SAT-Kongreso 2016 | ||
---|---|---|
Loko | Herzberg am Harz, Germanio | |
Ekde | 16-a de julio 2016 | |
Ĝis | 23-a de julio 2016 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Al Hercberga kongreso aliĝis 85 homoj el 21 landoj, el kiuj ĉirkaŭ kvardeko da SAT-anoj, laŭ la nombrado dum la voĉdonoj dum laborkunsidoj.
Prelego-debatoj okazis interalie pri Klimata ŝanĝo kaj kapitalismo, Justa komerco, Bestrajta agado k.a. Dum vesperoj okazis kulturaj programeroj kiel prezento de teatraĵo La Kredito de 'Jordi Galceran' (kun aktorado de Saŝa Pilipovic kaj Georgo Handzlik kiu ankaŭ kunesperantigis la verkon), koncerto de Ĵak' Lepŭil', folkloraj kanzonoj aŭdigitaj de loka zibervala grupo.
Ekskursoj okazis al Goslaro tra Harca montaro, tuttage al Hanovro kaj duontage al Hercbergo mem.
Referencoj redakti
- ↑ Paŝoj al plia tutmondeco Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine – gazetartikolo de SAT post la kongreso
Eksteraj ligiloj redakti
- Retejo de la 89-a SAT-Kongreso Ĝeneralaj informoj
- SAT-retejo Arkivigite je 2018-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Detala priskribo de ĉio okazinta dum la kongreso