8 Flora

asteroido

8 Flora estas granda asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas, inter la grandaj asteroidoj, plej proksima de Suno. (Neniu el la asteroidoj pli proksimaj de Suno havas diametron pli granda ol 25 km.) Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno donas al ĝi averaĝan videblan magnitudon de 8,7 sed dum favora opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,9 kaj esti vidata per binokloj.

8 Flora
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 8 Flora
Aliaj nomoj A847 UA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Flora vd
Malkovro
Malkovrinto John Russell Hind
Dato de malkovro 18-a de oktobro 1847
Loko de malkovro Greenwich (Britio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
329,313 Gm (2,201 AU)
277,806 Gm (1,857 AU)
380,821 Gm (2,546 AU)
Discentreco 0,156
Meza anomaliangulo 5,680°
Klinangulo 5,887°
Periodo 1 192,956 t (3,27 j)
Meza cirkulrapido 19,95 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
111,033°
Argum. de periapsido 284,955°
Fizikaj ecoj
Diametro 161 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
8,47 ×1018 kg[1]
~ 3 890 kg/m3[1]
~ 0,045 m/s2
~ 0,081 km/s
Rotacia periodo 0,536 t (12,865 h)
Aksa kliniteco ~ 78°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

180 K
276 K (+3 °C)
Geometria albedo 0,243
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 6,49
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
11,02 vd
11,6
7,9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,053"
0,21"
vdr

8 Flora povas esti la planeda kerno de diferenciĝinta objekto kiu poste estis frakasita.[2]

Malkovro redakti

8 Flora, oka malkovrita asteroido, estas la dua malkovrita far de John Russell Hind elde la Royal Greenwich Observatory (Britio). John Herschel proponis por ĝi la nomon "Flora", laŭ Flora, kampa diino en la romia mitologio.

Simbolo redakti

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de 8 Flora estas  .

Flora familio redakti

8 Flora esta plej granda ano de la Flora familio; ĝi entenas ĉirkaŭ 80% el la maso de tiu asteroida familio, verŝajne rezultanta de diseriĝo de pli granda korpo pro forta alfrapo. Ĉirkaŭ 5% el la asteroidoj de la asteroida zono estas anoj de la flora familio.

Ecoj redakti

Laŭ analizo de ĝia luma kurbo,[3] ĝia aksan klinitecon estas ĉirkaŭ 78°. La spektro de ĝia surfaco montras miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun silikatoj, (inter kiuj piroksenoj kaj olivinoj). 8 Flora kaj ĝia familio ŝajnas esti fonto de la L-tipaj ĥondritoj.[4] Tiatipaj meteoroidoj estas ĉirkaŭ 38% el ĉiuj meteoroidoj falantaj sur Teron.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
7 Iris8 Flora9 Metiso