9-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 9-a de junio estas la 160-a tago de la jaro (la 161-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 205 tagoj restas.
Je la 9-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- -53: Batalo de Carrhae - venko de Partia Imperio super la Romia Imperio
- 68: Nerono sinmortiĝis
- 193: Post transpreno de regopovo super pliparto de Romia Imperio Septimo Severo aranĝis triumfan paradon en Romio
- 721: Odo la Granda venkas la maŭrojn en la batalo de Tuluzo
- 747: Abu Muslim iniciatis Abasidan Revolucion kontraŭ Umajida Kaliflando, trapasantan sub signo de la Nigra Flago
- 1075: Henriko la 4-a venkas la saksojn en la Batalo de Homburgo.
- 1523: Simon de Colines estis monpunita pro presado de biblia komentaro de Jakobo Stapulenso sen pli frua permeso
- 1534: Jacques Cartier estas la unua eŭropano, kiu malkovris la riveron Sankt-Laŭrenco en Kanado
- 1572: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Navaro
- 1660: Nupto de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kun Maria Tereza de Aŭstrio
- 1719: Petro la Granda dividis rusajn guberniojn per provincoj kaj ujezdoj
- 1772: Unua dispartigo de Pollando: Wieliczka estis aneksita de aŭstra armeo
- 1793: Revolucia franca armeo venkis aŭstrojn en la batalo apud Arlon kaj aneksis la urbon
- 1815: Viena kongreso: per subskribo de la fina akto estiĝis Germana Federacio (sub potekto de Aŭstrio), Kongresa Pollando kaj Papa Ŝtato, sed interalie ankaŭ Respubliko Krakovo, Regno de Sardio, kaj Britio gajnis Sud-Afrikon, Cejlonon, Maŭricion kaj Korfuon - septembre laŭ iniciato de caro Aleksandro la 1-a kreiĝis Sankta Alianco
- 1832: Papo Gregorio la 16-a en sia encikliko Cum primum kondamnis polan novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio kiel la ribelon kontraŭ laŭleĝa regado
- 1833: Dubajo iĝis urbo
- 1862: Usona Enlanda Milito: venko de Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono en batalo de Port Republic (Virginio)
- 1866: Meteorŝtono de Knjahinja falis en Ukrainio - la plej granda meteoro falinta en modernaj tempoj
- 1884: Germana Imperiestra Regno: komenco de konstruado de la germana parlamentejo Reichstag en Berlino
- 1898: Ĉinio farmigis Honkongon al Britio, por 99 jaroj
- 1914: Alexandre Ribot la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- Unua mondmilito:
- 1915: Nekontenta pro sinteno de usona prezidento Woodrow Wilson post sinkigo de RMS Lusitania, William Jennings Bryan eksiĝis kiel Usona Sekretario de Ŝtato
- 1923: En Bulgario rezulte de armea puĉo estis demisiita kaj post 5 tagoj murdita ĉefministro Aleksandr Stambolijski
- 1934: Premiero de animacia filmo Donaldo Anaso de Walt Disney
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Poznań polico arestis 4 polojn pro rakonto de ŝercoj kun kontraŭgermana etoso
- Operaco Weserübung: Norvegio subiĝis al Nazia Germanio; Londono: BBC disaŭdigis 40-minutan radiodramon de Maria Kuncewiczowa kaj Denis Freeman The Defence of Warsaw (Defendo de Varsovio) - aĉetita de brita ministerio por 12 prezentoj, ankaŭ en la britaj dominioj kune kun Ŝanhajo kaj Honkongo; Parizo: "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) aperis lastfoje (n-ro 18) kun infomo pri la germana limigo de kandel-produktado en Grandpolujo; Glasgovo: ekaperis unua numero de "Glasgova Kuriero", bulteno de Pola Konsulejo - poste ekde kunligo de 3 revuoj aperis de la 3-a de aprilo 1942 "The Voice of Poland"; Okcidenta Fronto: pola ĉasaviadila skadro 1/145 frakasis super Vernon germanan bomban ekspedicion (50 bombaviadiloj kaj 20 ĉasaviadiloj) - oni detruis 4 aviadilojn
- 1941: Aranĝo T4: SS murdis en Gostynin 59 pacientojn de loka malsanulejo por mense malsanaj; de Krakovo foriris transporto de 48 malliberigitoj al koncentrejo Aŭŝvico
- Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis depeŝon el Manilo pri fondo de la Asocio de Poloj en Filipinoj; Mediteraneo: 2 francaj destrojeroj en bataleto apud Cidono damaĝis la britan; bulgara registaro unuflanke dekretis, ke grekaj civitanoj loĝantaj sur okupata teritorio estas subuloj de Bulgario
- 1942: Nokte de la 8-a/9-a de junio apud Kamienna Karczma (proksime al Starogard Gdański) membroj de Pola Rezistomovado de organizo Gryf Pomorski (Pomeria Grifo) faris nesukcesan atencon al trajno de Adolf Hitler, kiu lastmomente ŝanĝis sian vojaĝplanon kaj oni eksplodigis alian vagonaron; samnokte germanoj en Varsovia geto pafmortigis kelkdekon de judoj, suspektitaj pri kontraŭleĝa komerco; en Maków Mazowiecki polico pendumis 20 judojn; en Poznań oni gilotinis 20 polojn; Organizo de Eta Sabotado "Wawer" forprenis en Varsovio germanajn flagojn farbinte murojn per ankro (simbolo de la rezista movado) kaj surskribo Aŭŝvico
- En Berlin okazis entombigo de protektoro de Bohemio kaj Moravio Reinhard Heydrich; Filipina Fronto: japanoj finis konkeron de Filipinoj
- 1943: Pola Rezistomovado: revenĝe pro mortigo fare de Pola Enlanda Armeo de du gestapanoj, germanoj amase arestis loĝantojn de Jędrzejów - 11 personojn pafmortigis surloke kaj 25 forveturigis al Kielce enketcele, rezulte de kio ili ektroviĝis en koncentrejo Aŭŝvico; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Kozienice forprenis de muelejo 7800 zl por bezonoj de la subtera movado; en Universitato de Nazia Germanio en Poznań studis 760 personoj
- En Moskvo komenciĝis la 1-a Kunveno de Asocio de Polaj Patriotoj, komunista organizaĵo subigita al sovetaj regopovoj; Argentino nuligis krizostaton; Balkanoj: germana aviado bombis partizanan Ĉefstabon - ĉefkomandanto Josip Broz Tito vundiĝis, 3 stabanoj mortfalis
- 1944: Taktika venko de Aliancanoj en mara batalo de Ouessant (Manika Markolo), kiun partoprenis pola destrojero "Błyskawica" (Fulmo); pro sukceso de Franca rezistado, en Tulle germanoj pendumis sur fostoj kaj balustradoj 99 civilulojn
- 1945: Armeo de Ĉeĥoslovakio eniris polan distrikton Racibórz
- 1945: Sovetunio sur polaj okcidentaj teritorioj kreis Nordan Grupon de Soveta Armeo
- 1945: Sovetunie okupita zono de postmilita Germanio establiĝis
- 1946: Pollando: inaŭguro de agado de la Universitato de Vroclavo
- 1946: Phumiphon Adunjadet iĝis reĝo de Tajlando
- 1947: August Zaleski iĝis prezidento de Pollando en ekzilo post morto de Władysław Raczkiewicz
- 1953: 94 personoj pereis post paso de tornado super Worcester (Masaĉuseco)
- 1957: Unua grimpo al la monto Broad Peak
- 1958: Reĝino de Britio Elizabeto la 2-a malfermis Flughavenon London Gatwick
- 1962: Tanganjikio iĝis respubliko
- 1967: Sestaga milito: israela armeo okupis poziciojn laŭlonge de Sueza Kanalo
- 1976: Maŭretanio: en Nuakŝoto estis murdita de Fronto Polisario la unua prezidento de Okcidenta Saharo
- 1983: Britio: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1993: Nupto de la japana kronprinco Naruhito kun Masako
- 1999: Kosova Milito: subskribo de la interkonsento pri kondiĉoj de retiriĝo de la serba armeo de Kosovo kaj alveno al la provinco de internaciaj fortoj KFOR
- 2006: La 18-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Germanio
- 2009: Ne malpli ol 17 personoj pereis kaj 46 vundiĝis en atenco kontraŭ hotelo en pakistana Peŝavaro
- 2010: Nederlando: Popola Partio por Libereco kaj Demokratio gajnis parlamentan balotadon
- 2011: Premiero de la filmo Rozo, reĝisorita de Wojciech Smarzowski, pri germanaj militkrimoj en Mokotów dum la ribelo de Varsovio
- 2012: Milito en Afganio: 40 personoj pereis kaj 70 vundiĝis - nupto-festantoj en Kandaharo
- 2018: En Varsovio okazis Scienca Pikniko pri la temo Movo - kun Esperanto-oferto
NaskiĝojRedakti
- 1508: Primož Trubar, slovena kleriko protestanta, aŭtoro de la unua presita libro en la slovena lingvo (m. 1586)
- 1526: Matsudaira Hirotada, japana daimio, filo de Matsudaira Kiyoyasu (m. 1549)
- 1580: Daniel Heinsius, nederlanda klerulo, poeto, filologo, latinisto, helenisto kaj profesoro pri la greka historio en la Universitato de Lejdeno (m. 1655)
- 1595: Ladislao la 4-a, reĝo de Pollando, titola reĝo de Svedio, caro de Rusio, ĉiuflanke edukita (m. 1648)
- 1640: Leopoldo la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (m. 1705)
- 1661: Fedor Aleksejeviĉ, caro de Rusio el dinastio Romanovoj, scipovanta la polan lingvon kaj latinon (m. 1682)
- 1672: Petro la Granda, la unua imperiestro de Rusio, filo de Aleksej Miĥajloviĉ (m. 1725)
- 1697: Aŭgusto Ludoviko , germana princo, generalo de prusa armeo (m. 1755)
- 1774: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto, poeto kaj historiisto (m. 1856)
- 1781: George Stephenson, angla inĝeniero, eltrovinto de vapora lokomotivo (m. 1848)
- 1810: Otto Nicolai, germana komponisto kaj dirigento de Ŝtata Operejo Unter den Linden (m. 1849)
- 1812: Johann Gottfried Galle, germana astronomo malkovrinta Neptunon kaj ringon de Saturno (m. 1910)
- 1836: Elizabeth Garrett Anderson, angla kuracistino kaj feministino, la unua urbestrino en Britio (m. 1917)
- 1840: Akakij Cereteli, kartvela poeto kaj aktivulo por sendependigo, entombigita en la maŭzoleo Mtacminda (m. 1915)
- 1843: Bertha von Suttner, aŭstra verkistino, Nobelpremiita pro paco, konata de esperantigita romano For la Batalilojn! (m. 1914)
- 1863: Béla Pettkó, hungara historiisto esplorinta arkivejon de Vatikano (m. 1942)
- 1865: Carl August Nielsen, dana komponisto, dirigento, violonisto (m. 1931)
- 1868: Jane Avril, franca dancistino de kankano, konata el bildoj kaj afiŝoj de Henri de Toulouse-Lautrec (m. 1943)
- 1875: Henry Dale, angla Nobelpremiita farmakologo, aŭtoro de la teorio pri histamina kaŭzo de alergio, malkovrinto de acetilkolino, apartiginta aŭtonoman nervan istemon disde la periferia nerva sistemo (m. 1968)
- 1877: Rudolf Borchardt, germana verkisto
- 1887: Emilio Mola, hispana militisto en la Hispana Enlanda Milito (m. 1937)
- 1891: Cole Porter, usona komponisto kaj kreinto de muzikaloj (m. 1964)
- 1896: Richard Friedenthal, germana verkisto kaj eldonisto (m. 1979)
- 1910: Vilmos Demián, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1994)
- 1911: László Lukács, hungara lingvisto, juristo kaj lermolibroverkisto (m. 1992)
- 1915: Les Paul, usona gitaristo kaj konstruisto de elektraj gitaroj (m. 2009)
- 1917: Eric Hobsbawm, brita marksista historiisto (m. 2012)
- 1919: László János Écsy, rumania hungara franciskano, pastro (m. 1982)
- 1926: László Fehérvári, rumania hungara muzikkritikisto (m. 1992)
- 1930: Barbara, franca kantistino juddevena, rete legebla en esperanto (m. 1997)
- 1930: Jordi Pujol, hispana politikisto, prezidento de la Generalitato de Katalunio
- 1933: Vladivoj Tomek, ĉeĥa skolto, komandanto de kontraŭkomunista grupo en Ĉeĥoslovakio, ekzekutita (m. 1960)
- 1933: Jenő Györfi, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1936: György Károly Radda, hungara biokemiisto, honora membro de la Hungara Scienca Akademio
- 1947: Charles Rabemananjara, ĉefministro de Madagaskaro
- 1948: Francescantonio Nolè, itala ĉefepiskopo
- 1951: Péter Körtesi, rumania hungara/hungara matematikisto, universitata instruisto
- 1952: Jusuf Raza Gillani, ĉefministro de Pakistano
- 1957: Zsolt Irsai, rumania hungara pentristo (m. 2010)
- 1959: Maria Persson, sveda infanaktorino konata kiel Pipi Ŝtrumpolonga
- 1961: Michael J. Fox, kanada aktoro ĉefrolinta en trilogio Reiro al la estonteco
- 1963: Johnny Depp, usona aktoro, reĝisoro, muzikisto
- 1964: Tekla Tötszegi, rumania hungara etnografino
- 1970: Erika Miklósa, hungara operkantistino (koloratursoprano)
- 1978: Miroslav Klose, pola-germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo, monda rekordulo kun 16 trafaj ŝotoj en finaloj de mondpokaloj
- 1981: Natalie Portman, israela-usona aktoro
- 1981: Anoushka Shankar, barata instrumentistino ludanta etnan muzikon, filino de Ravi Shankar
- 1982: Christina Stürmer, aŭstra popkantistino de ŝlagroj
MortojRedakti
- -53: Kraso, romia politikisto kaj militisto, membro de la unua triumviraro (n. -114)
- 68: Nerono, romia imperiestro asociata kun la Granda Incendio de Romo (n. 37)
- 597: Sankta Kolumbao, irlanda misiisto en Anglio kaj Skotlando (n. 521)
- 1361: Philippe de Vitry, franca komponisto, muzikteoriisto kaj poeto (n. 1291)
- 1498: Pomponio Leto, humanisto, antikvaĵisto, kaj profesoro pri retoriko (n. 1428)
- 1527: Heinrich Finck, germana komponisto kaj orkestrestro (n. 1444)
- 1597: José de Anchieta, hispana jezuito kaj misiisto, beatigita (n. 1534)
- 1717: Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon, franca mistikulino (n. 1648)
- 1829: Baltasar Hidalgo de Cisneros, hispana maristo kaj kolonia administranto (n. 1755)
- 1855: Franz Ferdinand Greiner, germana termometra faristo
- 1870: Charles Dickens, angla verkisto kaj socia kritikisto; enestanta en esperanta Angla Antologio (n. 1812)
- 1871: Anna Atkins, angla botanikistino, fotistino kaj ilustristino (n. 1799)
- 1875: Karol Libelt, pola mesianisma filozofo, disĉiplo de Hegelo, partoprenanto de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, distingita de la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1807)
- 1905: Lajos Molnár, hungara ĵurnalisto, juristo kaj financfakulo (n. 1857)
- 1911: Carry Nation, usona aktivulo kontraŭ alkoholo (n. 1846)
- 1928: József Halász, hungara sociologo, ĵurnalisto, subtenanto de la Esperanto-movado en Rumanio, patro de Boriska Halász (n. 1874)
- 1934: Medeiros e Albuquerque, brazila verkisto, profesoro kaj esperantisto, enestanta en la esperantlingva Antologio de Brazilaj Rakontoj (n. 1867)
- 1964: Max Aitken, ankaŭ konata kiel Lordo Beaverbrook, kanada politikisto (n. 1879)
- 1966: Pál Benczédi, hungara bibliotekisto, historiisto, tradukisto (n. 1883)
- 1974: Miguel Ángel Asturias, gvatemala Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de la magia realismo, ambasadoro (n. 1899)
- 1980: John Dinwoodie, skota esperantisto, pastro, Esperanta poeto, tradukisto enestanta en Angla antologio kaj Esperanta Antologio (n. 1904)
- 1986: Elisabeth Selbert, germana juristino kaj politikistino (n. 1896)
- 1989: Raŝid Behbudov, azerbajĝana kantisto kaj aktoro koncertanta en pluraj landoj (n. 1915)
- 1994: Jan Tinbergen, nederlanda Nobelpremiita ekonomiisto okupiĝinta pri ekonometrio (n. 1903)
- 1996: István Benedek, hungara psikiatro, verkisto (n. 1915)
- 2000: Ernst Jandl, aŭstra verkisto eldonata de Luchterhand (n. 1925)
- 2003: Kató Lomb, hungara multlingvosciulino, interptretistino (n. 1909)
- 2006: Drafi Deutscher, germana komponisto kaj kantisto (n. 1946)
- 2006: Ferenc Bartis, hungara poeto, verkisto (n. 1936)
- 2006: Kinga Choszcz, pola kunvojaĝistino ĉirkaŭ la mondo pere de petveturado (n. 1973)
- 2007: John Rapley, brita esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (n. 1927)
- 2013: Walter Jens, germana verkisto, literaturkritikisto, tradukisto kaj publicisto, legebla en esperanto (n. 1923)
- 2013: Bálint Tüzes, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1951)
- 2014: Lajos Lőrincz, rumania hungara dancisto, koreografo (n. 1931)
- 2017: Adam West, usona aktoro kaj sinkronvoĉulo (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Internacia Tago de Arkivoj
- Romkatolika Kalendaro:
Tagoj de semajnoRedakti
La 9-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.