91-a SAT-Kongreso 2018

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 91-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 en Kragujevac, Serbio. Temas pri la dua SAT-Kongreso en Serbio post la kongreso en Belgrado (79-a SAT-Kongreso 2006) organizita de Tereza Kapista.

91-a SAT-Kongreso 2018
Loko Kragujevac,  Serbio
Ekde 5-a de aŭgusto 2018
Ĝis 12-a de aŭgusto 2018
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr

Organizado redakti

La Organiza Kongresa Komitato (OKK) de la 91-a kongreso estis:

La kongresa temo estis Esperanto kaj transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Rezultis el la diskutoj, ke en la ĉi-jara Gvidrezolucio oni “subtenas la proponon, ke la PK okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj.”

Deklaracio de la 91a SAT-kongreso redakti

La 91-a SAT-kongreso okazinta en Kragujevac (Serbio) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 :

  • Atentigas pri danĝero de tutmonde kreskanta naciismo, foje eĉ faŝismo, kaj memorigas ke SAT-anoj daŭre kontraŭbatalas ĝin per praktika uzado de Esperanto en laborista medio, kaj flegado de eksternacia sent-, pens- kaj agad-kapablo ;
  • Favore notas la interparolojn de norda Koreio kaj suda Koreio ;
  • Kondamnas la novan malvarman militon inter Usono kaj multaj aliaj NATO-landoj unuflanke kaj Rusia Federacio aliflanke ;
  • Alvokas ĉiujn partopreni en porpacaj movadoj ;
  • Pledas ke financa profito ne regu sociajn rajtojn ;
  • Konstatas, ke la situacio rilate rifuĝintojn kaj ekonomiajn migrantojn fariĝas pli kaj pli neeltenebla, kaj petas ke la alcelataj landoj agu por ĉesigi la militojn, por plibonigi la vivkondiĉojn en la landoj de la rifuĝintoj aŭ engaĝiĝu rilate rifuĝintojn kreante strukturojn por ilin akcepti ;
  • Kuraĝigas ĉiajn unuopajn kaj kolektivajn klopodojn kaj iniciatojn cele al ĉesigo de l’ planeda detruado kiel ekzemple : politika aktivado sociala kaj ekologiisma, sen envolviĝo de entreprenoj kiuj profitas la okazon por ekspluati siajn laboristojn, vegetaĵigo de la ĝenerala nutromaniero, loka kaj ekologia konsumado, malkreskismo produktada kaj demografia, "ĝoja sobreco" sen rezignemo ;
  • Salutas la sukcesan batalemon de la laboristoj en la aŭtomobila fabriko "FIAT" de Kragujevac -kiuj sukcese atingis salajroplialtigojn per strikado- kaj atentigas ilin pri la potencialo de Esperanto, apud aliaj lingvoj, por plifortigo de mondskalaj kontaktoj kun alilandaj laboristoj en la aŭtomobila sektoro ;
  • Subtenas ĉiujn klopodojn ebligi decajn vivkondiĉojn al homoj ĉie en la mondo, ne nur en metropoloj, kiuj celas koncentrigon de ekonomia kaj politika potencoj, sed ankaŭ en la kamparo kaj en mezgrandaj urboj kiel Kragujevac.

Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso redakti

La 91-a SAT-kongreso okazinta en Kragujevac (Serbio) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 :

  • Spronas al solvado de lastaj praktikaj detaloj por aperigo de ĝisdata papera adresaro plej malfrue en la komenco de 2019 ;
  • Subtenas la klopodojn de membroj serĉi rimedojn por emancipiĝi el maletikaj diskutlistoj kaj sociaj retoj ankoraŭ uzataj en SAT ;
  • Instigas la membrojn al limigo de insultaj interŝanĝoj en la SAT-diskutlisto por ne fuĝigi la partoprenantajn SAT-anojn kaj permesi pli da fruktodonaj debatoj por plievoluigi la SAT-movadon ;
  • Deziras, ke SAT-diskuto pliboniĝu per partopreno de pli da kamaradoj kaj per kreado de malpli babileca kaj pli serioza debata etoso en ĝi ;
  • Invitas la Poresperantan Fakon funkciigi vikipedian grupon kiu nutrus kaj ĝisdatigus la SAT-rilatajn artikolojn de vikipedio en Esperanto kaj aliaj lingvoj ;
  • Instigas SAT-anojn ampleksigi la ekzistantajn nacilingvajn artikolojn en vikipedio pri SAT kaj SAT-rilataj temoj kaj krei artikolojn pri ili en lingvoj en kiuj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas ;
  • Varme alvokas al frua aliĝado al 92a SAT-kongreso en Barcelono okazonta de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto 2019 ;
  • Atentigas ke kongresa programo nepre aperu frue, eĉ en provizora formo, por ebligi al SAT-anoj kaj gastoj aliĝi instige de enhavoriĉa programo ;
  • Petas, ke la venontaj OKK-oj evitu samtempecon de laborkunsidoj kun kernaj aranĝoj ;
  • Memorigas, ke dum SAT-kongresoj okazu laŭeble kontakto kun lokaj sindikataj kaj ĝenerale laboristaj organizoj ;
  • Bonvenigas la okazigon de praktikaj laborgrupoj pri redaktado de Sennaciulo kaj de SAT-retejo, kaj esprimas deziron pri okazigo de pliaj trejno-sesioj dum venontaj kongresoj ;
  • Bonvenigas la okazigon de la venontjara ILEI-kongreso en Ĉaĉak (13-20/7/2019) kaj kuraĝigas SAT-anojn ĝin partopreni, cele al refortigo de Esperanto-movado en Balkanio ;
  • Konstatas, ke kunlaboro kun ILEI povas esprimiĝi per eldonado de pedagogiaj lerniloj taŭgaj por laboristoj kaj rifuĝintoj, kiuj devis frue forlasi la klasikan eduk-sistemon ;
  • Gratulas pri la laboro farata de Eldona Fako Kooperativa kaj kuraĝigas al aperigo de novaj eldonaĵoj retaj kaj paperaj ;
  • Alvokas la SAT-anaron identigi laborkampojn, en kiuj ĝi kaj la esperantlingvanoj ĝenerale povas utile kontribui al la forpuŝo de naciismaj tendencoj ;
  • Subtenas la proponon, ke la PK okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj ;
  • Kuraĝigas SAT-anojn proponi esperantajn klerigo-tagojn al sindikatistoj precipe kiam haveblas subvencioj ĉu monaj ĉu per dispono de pagitaj labortagoj ;
  • Vokas membrojn laŭeble helpi en la vivo aŭ revivigo de LEA-oj.

Programo redakti

Dum la kongreso okazis ekskurso tra la urbo mem Kragujevac, al serbaj vilaĝoj de la deklivoj de la montaro Rudnik, al Resava, al Memorparko Ŝumarice, al Topola kaj Oplenac.

Inter programeroj okazis la kutimaj Laborkunsidoj pri la ekzisto kaj funkciado de la organizo SAT, kunsidoj de la Poresperanta Fako, de la LEA-Konitato, de la frakcioj liberecana, komunista, verdula kaj sennaciista, kaj de la Eldona Fako Kooperativa. Aliaj programeroj temis pri ekologiaj aspektoj de veganismo, pri flikkudraĵoj, pri infanlibroj je historia, socia, laborista vidpunktoj, pri reta decid-sistemo ĉe SAT, pri Esperanto-Centro en Rumonge, pri Kraljeviĉ Marko, pri landaj retdiskutlistoj, pri Balkano kiel insultnomo, pri Esperanto en urbo Banja Luka, pri portretoj de Zamenhof, pri la portugala literaturo, pri Esperanto en altlernejoj, pri stumbligoj en Esperanto, pri serbaj popolaj kantoj kaj popola poezio, pri la libroj “Tagoj kaj ruinoj” kaj “Antaŭ unu jarcento”, pri kreinto de fotografio, kaj pri montaraj floroj.

En la distra aspekto elstaris muzika-popoldanca nacia vespero en la urba teatro, koncertoj de Georgo Handzlik kaj Dominika Handzlik, jOmO, ciganaj kaj serbaj kantoj, teatro kun fragmentoj de Halo-kabaredo, La kredito kaj Postnikov kaj virina esperantista kantgrupo el Serbio.

Eksteraj ligiloj redakti