939 Isberga

asteroido

939 Isberga estas malgranda asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.

939 Isberga
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 939 Isberga
Aliaj nomoj 1920 HR; 1930 QP;
1957 QE; 1957 UU
Malkovro
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro 4-a de oktobro 1920
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,146 Gm (2,247 AU)
276,457 Gm (1,848 AU)
395,686 Gm (2,645 AU)
Discentreco 0,177
Meza anomaliangulo 98,427°
Klinangulo 2,588°
Periodo 1230,2921718 tagoj (3,368 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,87 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
327,288°
Argum. de periapsido 6,001°
Naturaj satelitoj Suspektinda
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
14.5 x 11.8 x 11.1km[1]
12.4 ± 1.8 km[1]
Maso
- Denso
3.61x1015 ± 1.74x1015 kg
2.91 ± 1.86 g/cm3
Rotacia periodo 0,1216 tago (2,9173 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.14 ± 0.075[1]
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,14
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 4-an de oktobro 1920 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la virinan antaŭnomon "Isberga", sen precizita kialo, krom sekvi tradicion.

Ecoj redakti

939 Isberga estas suspektata esti duopa asteroido, pro duaranga periodo observita en ĝia luma kurbo inter la 24-a de februaro kaj la 4-a de marto 2006.[2]

Tiu ebla satelito havas diametron de 3,6 ± 0,5 km, orbitan periodon de 26,63 horoj (1,1096 ± 0,000004 tago) kaj la granda duonakso de ĝia orbito estas 33 ± 4,5 km. Ĝia rotacia periodo ankaŭ estas 26,63 horoj,[1] ĝi estas en ligita rotacio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
938 Chlosinde939 Isberga940 Kordula