Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

(Alidirektita el 9OA)

La Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, parto de la Fundamento de Esperanto, estis ago de la Akademio de Esperanto, per kiu ĝi oficialigis 209 radikojn por la lingvo internacia Esperanto. La aprobo okazis en marto 2007. La Naŭa Oficiala Aldono prezentas nur difinojn en Esperanto, kaj ne enhavas tradukojn en naciajn lingvojn. (Nacilingvajn tradukojn malhavis ankaŭ la Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj granda parto de la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.)

Eksteraj ligiloj redakti