Malfermi la ĉefan menuon

9 Metiso

asteroido
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 9 Metiso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Metiso.


9 Metiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi povas esti la kerno de diferenciĝinta objekto kiu poste estis frakasita de alfrapo. Alia fragmento povus esti 113 Amaltejo.

9 Metiso
Asteroido
Oficiala nomo 9 Metis
Historio
Malkovrinto Andrew Graham
Dato de malkovro
Loko de malkovro
25-a de aprilo 1848
Observatorio de Markree (Irlando)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
357,052 Gm (2,387 AU)
313.556 Gm (2,096 AU)
400.548 Gm (2,678 AU)
Discentreco 0,122
Meza anomaliangulo 274,183°
Klinangulo 5,576°
Periodo 1 346,815 t (2,387 j)
Meza cirkulrapido 19,21 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
68,982°
Argum. de periapsido 284,955°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
222 × 182 × 130 km[1]
153,33 ± 3,1 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,13 ± 0,28) ×1019 kg [1]
(4 120 ± 1 330) kg/m3[1]
~ 0,07 m/s2
~ 0,11 km/s
Rotacia periodo 0,2116 t (5,079 h)
Aksa kliniteco ~ 74°
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

173 K
282 K (+9 °C)
Geometria albedo 0,118
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,83
8,1
Absoluta magnitudo 6,28
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,071"
0,23"
Information icon.svg
vdr

MalkovroRedakti

Metiso, naŭa malkovrita asteroido, estas la ununura malkovrita far de la irlanda astronomo Andrew Graham, la 25-an de aprilo 1848. Ĝi ricevis la nomon de la oceanidino Metiso, de la helena mitologio.

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Metiso estas  .

Metisa familioRedakti

Metiso estis iam rigardita kiel plej granda ano de asteroida familio tiel nomita "Metisa familio" sed ĵusaj serĉoj ne montris tian familion. Oni tamen trovis spektrajn similaĵojn inter Metiso kaj 113 Amaltejo, kiuj pensigas, ke ambaŭ asteroidoj estus restaĵoj de tre malnova (~ 1 miliardo da jaroj) dinamika familio, kies aliaj anoj pulvoriĝis pro alfrapoj aŭ disvojiĝis pro gravitaj perturboj. La origina korpo povus esti diferenciĝinta objekto de diametro inter 300 kaj 600 km kies Metiso estus la kerno, kaj Amalteo, parto de la mantelo[2].

Estas taksata, ke 90% el la maso de la praa korpo perdiĝis pro la alfrapo.

EcojRedakti

Analizo de ĝia luma kurbo sciigas ke Metiso havas longigita formo, kun pinto ĉe unu fino, sed ne permesis precize determini ĝian rotacian akson. Observoj per la kosmoteleskopo Hubble konfirmis tiun formon[3].

La luma kurbo lasis kredi je la ekzisto de natura satelito, sed postaj observoj ne konfirmis ĝin.[4] En 1993 la kosmoteleskopo Hubble vidigis la neregulan formon de Metiso, sed nenia luno estis vidita.

Noto kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti