Aĉeo
Aĉeo (indonezie Aceh; nederlande Atjeh)[1] estas provinco de Indonezio, situanta sur la plej okcidenta terkolo de insulo Sumatro. Ĝi estas teritorio kun forta islamo. Ĝi situas en eniron de Malaka Markolo, el kio ĝi profitis jam en fora pasinto. Arabaj komercistoj alportis ĉi tien islamon jam en la 13-a jarcento kaj en tiu tempo ĉi tie aperis ankaŭ la unua eŭropano, Marko Polo, dum sia vojaĝo reen al Venecio en la jaro 1292. Aĉeo ĉiam tre estimis sian sendependecon, nederlandanoj sukcesis subjugi ĝin nur post la tridekjara milito en la jaroj inter 1873 kaj 1903. En la tempo de bataloj je sendependeco Aĉeo apartenis al grandaj protektantoj de la indonezia ŝtato, sed pli poste, en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, denove ekbrulis bataloj, post dekjaroj de ribeloj estis konfesita al Aĉeo statuso de aparta provinco. En la 1970-aj jaroj ĉe urbo Loksumavo (Lhokseumave) malkovriĝis la tutmonde plej granda centro de tergaso.
Speciala regiono de Aĉeo Daerah Istimewa Aceh
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Banda Aceh |
Areo | 57 956 km² |
Loĝantaro | 4 494 410 (stato de 2011) |
ISO-kodo | ID-AC |
![]() emblemo
| |
En tiu ĉi provinco troviĝas urbo Banda Aceh, kiun en decembro 2004 trafis cunamo. Alia grava urbo estas Langsa.

Geografiaj elementojRedakti
- distrikto Sabang
- Ulèë Lheuë
ReferencojRedakti
- ↑ Informo pri la vorto Achin. Majstro. Alirita 2018-04-23.