Aĉetado estas operacio, en kiu la subjekto (de vidpunkto de kiu oni rigardas la operacion) prenas iun valoran aĵon kaj kontraŭ ĝi fordonas monon. De flanko de vido de la alia subjekto la sama operacio estas vendado.

Marĉandado estas la procezo de akirado de interkonsento pri prezredukto por persona varo aŭ simpla servo en simpla intertraktado, kutime parole inter du individuoj, respektive vendisto kaj aĉetanto.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri aĉet(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. 
  •  
     Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas. 
  •  
     Marĉandado aĉeti ne devigas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-24.

Eksteraj ligiloj redakti