La aĉetpovo rilatas al la kvanto de varoj kaj servoj, kiujn oni povas aĉeti per difinita kvanto de mono.

La aĉetpovo gravas por kompari la valoron de mono unuflanke rilate al la tempa evoluo, aliflanke rilate al diversaj regionoj. Se okazas inflacio, la aĉetpovo de la mono malkreskas. Komparante diversajn regionojn de unu lando oni povas konstati, ke per cent monunuoj oni povas (kutime) aĉeti pli da varoj en la kamparo ol en grandaj urboj; la aĉetpovo de difinita monkvanto do estas pli granda en la kamparo. Aliflanke ofte la aĉetpovo de la tuta monata salajro estas ofte pli granda ĉe la urbanoj ol ĉe la kamparanoj.

La aĉetpovo helpas ankaŭ por kompari la malnetan enlandan produkton de diversaj landoj. Kutime la kurzoj de la valutoj estas tiaj, ke la aĉetpovo de difinita monkvanto estas pli granda en malpli evoluinta lando ol en forte industriigita lando.

Vidu ankaŭ redakti