Aĝaroj estas sunaitaj islamanoj, kartvela popolo en Kartvelio, apud sudorienta bordo de la Nigra Maro, en la aŭtonoma respubliko Aĝario, apud la turka limo. Ili nombras ĉ. 150.000 (2000). La aĝaroj dividiĝas de la kristanaj kartveloj ĉefe laŭ la religio, ilia lingvo estas dialekto de la kartvela lingvo kun turka influo.

Aĝaroj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Adjarian men's clothing
Georgian dialects

La aĝaroj ekde la 10a jc. apartenis al la kartvela ŝtato, en la postaj jarcentoj regis ilin selĝukoj (11–12-a jc.), mongoloj (13–14-a jc.), poste en la 15-a jc. la turkoj. La aĝaroj multfoje ribelis kontraŭ la osmana regado, sed fine de la 16–17-a jc. alprenis la islaman religion. Aĝarion akiris Rusio en 1878 kaj en 1922 formiĝis la Aĝara Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko ene de la Sovetunio, kun ĉefurbo de Batumi. Post 1991, Aĝario iĝis aŭtonoma respubliko.

Fonto redakti

James B. Minahan, A Historical Dictionary of European National Groups, Greenwood Press, 2000, 14.