Aĥemeno

la eble mita praavo de la Aĥemidoj, kiu vivis (se li fakte ekzistis) ĉirkaj la 7-a jarcento a.K.

Aĥemeno (malnovperse Haĥamaniŝ, elame Hakamanuiŝ, akade Amaniŝa, malnovgreke Ἀχαιμένης)) estis mita samnoma antaŭulo de Aĥemenida dinastio kaj ankaŭ la unua persa reĝo. Liaj posteuloj onidire estis anoj de ambaŭ linioj de la reganta familiaro en la Persa Imperio, de Ciro la 1-a kaj de Arjaramno. La nomo Haĥamaniŝ en la malnovpersa lingvo signifas "kun amika spirito".

Aĥemeno
Persona informo
𐏃𐎧𐎠𐎶𐎴𐎡𐏁
𒄩𒀝𒋡𒉽𒉡𒆜
𒀀𒄩𒈠𒉌𒅖𒀪
Ἀχαιμένης
Achaemenes
هخامنش
Naskiĝo
en Irano
Morto
en Irano
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Infanoj Teispes vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ tradicio Aĥemeno ĉirkaŭ la jaro 700 a.K. venigis sian nacion el la regiono sude de la Lago Urmia en novan restadregionon en la suda Irano, en pli posta Persio, (nuntempe Fars). Argila tabuleto trovita en Suzo atestas, ke persoj en la spaco restadis plej malfrue de la jaro 685 a.K., kaj tio estas ankaŭ la unua certa dato por la regado de Aĥemeno. La antikvaj grekoj en Aĥemeno vidis filon de mitologia heroo Perseo. kiu estis edukita de aglo.

Vidu ankaŭ redakti