Malfermi la ĉefan menuon

La aŝkenazoj estas juda subetno kiu formiĝis en la Sankta Romia Imperio, en la centra kaj norda Eŭropo, fine de la 1-a jarmilo. La hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ], signifanta "la judan"). La hebrean ili uzis nur kiel sanktan lingvon (loŝen kodeŝ) ĝis ties reviviĝo, malkiel sefardoj kaj egiptaj judoj, kiuj verkis poezion kaj aliajn verkojn en ĝi.[1]

Aŝkenazoj
(יהודי אשכנז Jehudej Aŝkenaz)
Suma populacio

8 - 11,2 milionoj (takso)

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Usono.svg Usono 5 - 6 milionoj
Flago-de-Israelo.svg Israelo 3 - 4 milionoj
Eŭropa Unio Eŭropa Unio ~ 1 030 000
Flago-de-Rusio.svg Rusio 400 000
Flago-de-Kanado.svg Kanado ~ 240 000
Flago-de-Argentino.svg Argentino 200 000
Flago-de-Germanio.svg Germanio 100 000
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko 80 000
Flag of Chile.svg Ĉilio 18 500
Lingvo(j)
Historie: la judgermana lingvo
Nuntempe: angla, hebrea, rusa
Religio
judismo
Parencoj
Sefardoj, Mizraĥoj
v  d  r
Information icon.svg

Frua aŝkenazo, eminenta por la tuta judaro, estas Salomon ben Isaak (Raŝi), franca ĉefrabeno, kiu verkis elstaran komentaron pri Tanaĥo kaj Talmudo. Ekde la fino de la 11-a jc sekve de malsato kaj persekutoj (rilataj al la krucmilitoj) multaj aŝkenazoj migris en Pollandon.

La aŝkenazoj nombras ĉirkaŭ 8 milionojn. Genetikaj esploroj pri aŝkenazoj—esplorante iliajn prapatrajn kaj prapatrinajn liniojn—sugestas dominantan kvanton da kuna mez-orienta deveno, komplementata diversgrade per eŭropa miksiĝo en la prapatrina linio. Tiuj studoj atingis diverĝajn konkludojn laŭ la grado kaj fontoj de la eŭropa deveno, kaj ĝenerale koncentriĝas sur la kvanto de la eŭropa genetika origino, observata en la aŝkenazaj prapatrinaj linioj.[2]

Aŝkenazoj estas populare kontrastataj kun sefardoj kaj mizraĥoj, kvankam ĉi lasta estas konstruaĵo de Israelo el la 20-a jarcento, formata el antaŭe diversaj mez-orientaj kaj nord-afrikaj komunumoj.

Enhavo

La nomoRedakti

La nomo aŝkenazoj, hebree aŝkenazim (אַשְׁכְּנַזִּים), devenas de la biblia Aŝkenazo (Genezo 10:3), nepo de Jafeto, kiun Aŝkenazon la hebrea tradicio rigardis prapatro de la popoloj nordokcidentaj; interalie, la leteroj de la judoj bizanciaj kaj siriaj nomas la kruckavalirojn de la unua krucmilito aŝkenazoj. En la posta tradicio tiu nomo indikis Germanion.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti