Aŝoko
Aŝoko (sanskrite, अशोक, en la palia lingvo Asóka), (naskiĝis ĉirkaŭ 304 a. K., mortis en 232 a. K.), estis verŝajne la plej signifa reganto en la historio de Hindujo kaj la plej glora el ĉiuj budhistaj regantoj, eĉ se la esploristoj daŭre disputas pri tio, en kia mezuro li estis budhisto.
Aŝoko | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
अशोक असोक Ashōka Aśōka | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 304 a.K. en Patnao, Maŭrja Imperio | ||||
Morto | 232 a.K. en Patnao, Maŭrja Imperio | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | prakrito vd | ||||
Ŝtataneco | Maŭrja Imperio • Barato vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Maurya dynasty vd | ||||
Patro | Bindusara vd | ||||
Patrino | Subhadrangi vd | ||||
Gefratoj | Vitashoka vd | ||||
Edz(in)o | Tishyaraksha • Karuvaki • Devi • Padmavati • Asandhimitra vd | ||||
Infanoj | Kunala • Mahinda • Sangamitta • Tivala • Charumati vd | ||||
Parencoj | Ĉandragupto Maŭrjo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto • politikisto • imperiestro • bikŝuo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Li estis la tria reganto el la dinastio de Maŭrjoj kaj nepo de ties fondinto, la reĝo Ĉandragupto Maŭrjo. Ĉandragupto Maŭrjo estis hinda armeestro, kiu post invadoj de Aleksandro la Granda konkeris la plimulton de la norda Hindujo kaj fondis la unuan grandan imperion en la hinda historio.
Ĉandragupta regis de ĉirkaŭ 317 a.K. ĝis ĉirkaŭ 293 a.K. Lia posteulo estis lia filo Bindusara. Al li sekvis, laŭ nuna scio en la jaro 268 a.K.,[1] lia filo Aŝoko kiel tria reganto de la dinastio Maŭrjo. Antaŭ ol Aŝoko iĝis reganto, li estis urbestro de sia patro en la urbo Taksila en la nordokcidento de la imperio.
Aŝoko unue paŝis en la spuroj de sia avo klopodante disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ la kalingoj, kies imperio etendiĝis en la sudorienta parto de Hindujo. Post teruraj soldataj perdoj, li decidis ĉesi batalojn, li akceptis budhismon kaj li fariĝis ties granda subtenanto. Fonto de tio estas mematesto: roksurskribo, kiun oni pretigis kvar jarojn poste, laŭ kiu militista venko estus sensenca, grava estus nur la venko de la darmo.
Kalinga (respektive Kalingo) estis sendependa ŝtato de la orienta marbordo de Barato, de parlamenta monarkio. Aŝoko startigis la konkermilito, nur ok jarojn post sia kronigo. Tiu milito okazigis pl ol 100 000 mortojn, kaj 150 000 personoj estis ekzilitaj. Kiam li estis celebrante sian venkon, promene tra la ĝardenoj de Kalinga, li iĝis kortuŝita antaŭ la granda nombro de kadavroj, kaj la vekrioj de la familianoj de la mortintoj. Estis kiam li konvertiĝis al budhismo. Tamen estas diversaj opinioj inter fakuloj pri tiu afero. Multaj opinias, ke ne estis vera budhismo la darmo kiun li poste predikis.
|
Tiel li komencis kvardekjaran regadon de paco kaj feliĉo. Pro lia merito budhismo disvastiĝis el la norda Hindujo ankaŭ en la ceterajn landojn, precipe sur Srilankon.
Spuroj restantaj redakti
En la ruinoj de Kalinga, kavernoj malfermiĝas en la rokoj. Dum jarcentoj vivis tie budhistaj kaj ĵainaj monaĥoj solaj fore de homaj iluzioj. Proksime al la batalkampo pagodo blanka kaj ronda superrigardas la horizonton. Tiel fore kiel portas la vido videblas verdaj kampoj ĉirkaŭ tiu templo dediĉita al paco. Senmovaj leonoj gardostaras ĉe la enirejo kaj sur la domo de la konstruaĵo staras pluraj paroj kun la brakoj etenditaj ĉielen, kiel konektitaj al la kosmo.
La fonto de la plimulto de niaj scioj pri Aŝoko devenas de la multaj surskribaĵoj, kiujn li gravurigis sur kolonojn kaj rokojn en sia tuta imperio, ĉefe en la lingvo māgadhī (prakrito) en la skribo brāhmī (kaj foje en literoj de la alfabeto kharoṣṭhī), sed ankaŭ en la greka kaj la aramea.
Tiuj surskribaĵoj estas la unuaj atestoj skribaj de la hinda lingvo, kaj tiu skribo naskis ĉiujn aliajn duonsilabarojn troveblajn nun en Hindujo (kiel la nagaria), sed ankaŭ helpis la disvastiĝon de budhisma etiko kaj kuraĝigis al senperforto, akcepto de la doktrino de la darmo, devo kaj justa konduto. Noteblas ankaŭ la gravo donita al prakrito, kaj ne al nobela kaj literara lingvo, la Sanskrito, kio evidentigas la celon esti komprenata de la popolo.
Aŝoko pligrandiĝis la ĉefurbon Pāṭaliputra - la nuna Patnao - kaj konstruigis tie palacon en persa stilo. Li kunigis la konsilion de Pataliputra, la 3-an budhisman konsilion en 253 a.K. aŭ 243 a.K..
Ĝis la brita koloniado, ĉirkaŭ 2.000 jarojn poste, neniam ekzistis tiel granda parto unuiĝinta sub ununura registaro en la hinda subkontinento.
La kapiteloj de la kolonoj de Aŝoko, nomataj lāt, estas nuntempe unu el la simboloj de la barata respubliko. Ili bildiĝas en la nacia emblemo. La simboligita rado de Aŝoko krome bildiĝas en la flago de Barato.
Ĉiu kolono de Aŝoko estis starigita ĉe bikŝuejoj, gravaj lokoj de la vivo de la budho Gotamo kaj budhismaj pilgrimejoj. Kelkaj kolonoj havas skribaĵon adresitan al la bikŝuoj.[3]
Dekretoj redakti
Jen ekzemplo de du dekretoj de Aŝoko:
|
|
Referencoj redakti
- ↑ Pri datigo de la ekregado de Aŝoko vidu ĉe Hajime Nakamura: A Glimpse into the Problem of the Date of the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 296-299; Kenneth R. Norman: Observations on the Dates of the Jina and the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 300-312, ĉi tie: 300; Pierre H. L. Eggermont: The Year of Buddha's Mahaparinirvana. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 237-251, ĉi tie: 242f.
- ↑ http://www.afghanan.net/afghanistan/mauryans.htm
- ↑ Companion, 430
Bibliografio redakti
- Hermann Kulke, Dietmar Rothermund: Geschichte Indiens (Historio de Barato resp. Hindio). Beck, München 2006.
- John S. Strong: The Legend of King Asoka. A Study and Translation of the Asokavadana (La legendo de la reĝo Aŝoko. Esploro kaj traduko de la Asokavadana). 1948.
- Harry Falk: Asokan Sites and Artefacts - A Source-book with Bibliography (Aŝokaj trovejoj kaj trovaĵoj - Fontolibro kun bibliografio). Eld. Philipp von Zabern, Mainz 2006, ISBN 978-3-8053-3712-0
- Romila Thapar, The Penguin history of early India: from the origins to AD 1300, 2003, eld. Penguin Books, Londono, ISBN 978-0-14-028826-1
- Romila Thapar, Aśoka and the decline of the Mauryas: with a new afterword, bibliography, and index, 1997, eld. Oxford University Press, Delhi, ISBN 978-0-19-564445-6
- Boardman, John (1998), "Reflections on the Origins of Indian Stone Architecture", Bulletin of the Asia Institute, pp. 15–19, 1998, New Series, Vol. 12, (Alexander's Legacy in the East: Studies in Honor of Paul Bernard), p.13-22, JSTOR
- "Companion": Brown, Rebecca M., Hutton, Deborah S., eds., A Companion to Asian Art and Architecture, Volume 3 of Blackwell companions to art history, 2011, John Wiley & Sons, 2011, ISBN 1444396323, 9781444396324, google books
- Harle, J.C., The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, 2nd edn. 1994, Yale University Press Pelican History of Art, ISBN 0300062176
Eksteraj ligiloj redakti
- Terra X: Aŝoko - La hinda militisto de Budho Arkivigite je 2009-09-01 per la retarkivo Wayback Machine; dokumenta filmo de la germana televido ZDF
- La ediktoj de la reĝo Aŝoko
- Pri la reĝo Aŝoko Arkivigite je 2010-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo de la gazeto "Der Spiegel" pri Aŝoko