Aŝtiano (perse آشتيان‎‎, ankaŭ Latinigita kiel Āshtīān kaj Ashtīyan) estas urbo en kaj la ĉefurbo de Asxtiana Gubernio, Markazi Provinco, Irano.[1] Ĉe la 2006a censo, ĝia loĝantaro estis 8 324, en 2 597 familioj.[2]

Aŝtiano ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Markazi
Demografio
Loĝantaro 8 763  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 31′ N, 50° 0′ O (mapo)34.52305555555650.006111111111Koordinatoj: 34° 31′ N, 50° 0′ O (mapo) [+]
Alto 2 073 m [+]
Horzono UTC+03:30
Aŝtiano · (Irano)
Aŝtiano · (Irano)
DEC
Aŝtiano ·
Aŝtiano ·
Situo de Aŝtiano ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashtian [+]
vdr

Aŝtiano situas en fekunda agrikultura distrikto, akvumita de surfacaj riveretoj kaj kanatoj. La regiono estas fama pro tapiŝo-teksado. Inter ĝiaj historiaj monumentoj estas la restaĵoj de fortikaĵo kaj Safavid-epoka karvanserajo.

pluraj kleraj viroj kaj religiuloj devenis de Aŝtiano. Abbas Eqbāl Ashtiani (عباس اقبال آشتیانی), fama irana literatura figuro kaj Abdolkarim Garib, fondinto de geologia esplorado en Irano, naskiĝis en Aŝtiano. Patro de d-ro Mohammad Garib, fondinto de moderna Pediatrio en Irano, estis ankaŭ indiĝeno de Aŝtiano.

Aŝtiananoj parolas specialan persan dialekton nomata aŝtiania dialekto. Ili sekvas la Ŝijaisman branĉon de islamo.

Fontoj redakti

  1. Ashtian can be found at GEOnet Names Server, at this link, by opening the Advanced Search box, entering "-3053934" in the "Unique Feature Id" form, and clicking on "Search Database".
  2. "Census of the Islamic Republic of Iran, 1385 (2006)".

Eksteraj ligiloj redakti