En la Hindua eposo Mahabarato, AŝvatamoAshwathama (sanskrite अश्वत्थामा) aŭ Drauni estas la filo de la guruo Dronao kaj la nepo de la saĝulo Baradŭaĝa. Aŝvatamo estas Maharati[1] kiu luktis en la flankoj de Kaŭravoj kontraŭ la Pandavoj en la Milito de Kurukŝetro. Li iĝis Ĉiranĝivi (senmorta) pro malbeno farita al li fare de Kriŝno.[2]

Aŝvatamo
character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Dronao
vdr

La falsa onidiro pri sia morto kondukis al la senkapigo de lia bedaŭranta patro Dronao, kiu estis nekapabla dum meditado pri la animo de sia filo. Aŝvatamo estis nomumita kiel la fina ĉefkomandanto de la Kaŭravoj en la Milito de Kurukŝetro. Superita per doloro kaj kolero, li buĉis plej el la Pandavoj dum unusola noktofensivo. Aŝvatamo regis en Norda Panĉalo estante subulo de la regantoj de Hastinapuro. Li estis unu el la militistoj de Mahabarato kiu trapasis ĉiujn limojn de konduto kaj eĉ misuzis la diajn armilojn Astra.

Referencoj redakti

  1. K M Ganguly (1883–1896). The Mahabharata, Book 5 Udyoga Parva, Section CLXVIII sacred-texts.com, Oktobro 2003, Alirita en 2014-02-11
  2. . Mahabharat Mythology: Is Ashwatthama Still Alive Even After so Many Years? (angle) (2020-06-04). Alirita 2020-08-28.

Eksteraj ligiloj redakti