Aŭgusta ribelo de Kartvelio

La aŭgusta ribelo de Kartvelio estis sensukcesa popola ribelo kontraŭ la soveta okupado kaj estigo de Kartvela Socialista Respubliko. Ĝi okazis en aŭgusto de 1924 kaj estis la plej granda ribelo kontraŭ regado de la bolŝevikoj en la suda Kaŭkazio.

La ribelon kaŭzis la daŭra subpemo de la lokaj loĝantoj fare de la bolŝevikoj kaj la sekreta polico. Post okupo de Kartvelio (1921) fare de Rusio, pli kaj pli multiĝis la ribeloj, kontraŭstaro de la loĝantaro. Mutaj naciistoj fondis en 1922 organizon Damkom, kiu organizis ribelon kontraŭ la bolŝevikoj. Tion apogis la kartvela ekzila registaro kun gvido de ĉefministro de Noe Ŝordania, kiu sendis al Kartvelio iaman komandanton de la Nacia Gvardio, Valiko Jugeli kaj la iaman agrikulturan ministron de Noe Ĥomeriki. La ekzila registaro traktis kun Turkio pri apogo de la ribelo.

Tiuj antaŭpreparoj iĝis konataj por la bolŝevika sekreta polico kaj la Ĉeka arestis en februaro de 1923 la 15-anan militaran centron de Damkom. Plimulto de ili baldaŭ mortis. La sekreta polico kaptas ankaŭ Ĥomeriki kaj Jugeli.

La ribelo komenciĝis la 28-an de aŭgusto 1924 en Ĉiatura, okcidenta Kartvelio. Sekvatage okazis ĝenerala ribelo, oni mortigis komandanton de la loka Ruĝa Armeo

La gvidantaro de Damkom iĝis arestita ĝis 5-a de septembro kaj oni devigis ilin subskribi paperon pri haltigo de la ribelo. La posta amasekzekutado okazis ĉefe en fervojaj vagonoj por rapidigo liveron de la kadavroj. Kelkaj ribeluloj kiel Kakuza Ĉolokvaŝvili povis fuĝi.

La ribeloj en Kartvelio restis tabutemoj en la Sovetunio kaj oni skribis nur jene "sangaj aventuroj de malhelaj fortoj, kiujn gvidis la menŝevikoj".