Aŭgustena preĝejo (Vieno)

Aŭgustena preĝejo (germane Augustinerkirche en Vieno (Aŭstrio) estas la plej malnova konstruaĵo ĉe la Jozefplaco[1].

Aŭgustena preĝejo
germane Augustinerkirche
paroĥopreĝejokristana preĝejomonaĥejo • religia komunumo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 21″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)48.20572222222216.367222222222Koordinatoj: 48° 12′ 21″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio Aŭgustenanoj
Dato de konsekro 1349
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Dietrich Landtner
Konstrustilo gotiko, baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1327–1339
Specifo
Longo 85
Larĝo 20
Alto 11 (navo)
Mapo
Aŭgustena preĝejo (Vieno) (Vieno)
Aŭgustena preĝejo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Aŭgustena preĝejo
Oficiala paĝaro www.augustinerkirche.at
vdr

La preĝejo kun aŭgustena monaĥejo estis fondita de duko Frederiko la Bela en 1327. En 1634 ĝi iĝis la paroka preĝejo de la imperiestra kortego, do pluraj gravaj eventoj okazis tie, inkluzive la geedziĝon de la imperiestro Francisko Jozefo l-a 1a kaj dukino Elizabeto (Sisi). En la 18-a jarcento oni rekonstruis en la gotika stilo la interieron, kia ĝi estas nun[1].

Tamen certaj ŝanĝoj pluas. Ekzemple en 2004 oni aldonis flankan altaron dediĉitan al la imperiestro Karolo la 1-a, malfeliĉa pranepo de sia granda antaŭulo, rekompencita samjare per beatigo fare de la Romkatolika Eklezio[1].

La konstruaĵo ne estas speciale granda (85 x 20 m, la navo 11 m). En ĝi plu servas ses fratoj el la aŭgustena ordeno. En la preĝejo troviĝas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.