August Zang

aŭstra eldonisto
(Alidirektita el Aŭgusto Zang)

August ZANG (en germanlingva prononco: [tsaŋ]; 2a de aŭgusto, 1807 – 4a de marto, 1888) estis aŭstra entreprenisto kiu fondis la gazeton de Vieno nome Die Presse. Li estis grava influanto sur la francaj bakmetodoj.

August Zang
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1807 (1807-08-02)
en Vieno
Morto 4-an de marto 1888 (1888-03-04) (80-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo entreprenisto • eldonisto • bankisto • politikisto
vdr
Frontpaĝo de la 3a de julio, 1848, de la unua numero de la origina Die Presse.

En 1848, kiam la cenzuro estis pli milda en Aŭstrio, li revenis el Parizo al Vieno kaj fondis la gazeton Die Presse, nome ĉiutaga ĵurnalo kiu ankoraŭ funkcias nuntempe (kvankam post kelkaj interrompoj). Tiu gazeto estis kreita laŭ la modelo de la franca gazeto de Émile de Girardin nome La Presse kaj enkondukis multajn de liaj samaj popularigaj ĵurnalismaj teknikoj, inklude malaltan prezon (subtenitan per sia volumo kaj reklamado), seriaj publikaĵoj kaj mallongaj, facile kompreneblaj alineoj. En 1864, disputo kondukis al du ŝlosilaj ĵurnalistoj kiuj lasis Die Presse kaj fondis Die Neue Freie Presse. La origina Die Presse estis tuj konata kiel La Malnova Presse kaj en 1867 Zang vendis ĝin.