La Aŭklandoj (maorie Motu Maha) formas arkipelagon aŭ insularon de Novzelandaj Ĉeantarktaj Insuloj apartenantaj al Nov-Zelando kiu enhavas la jenajn insulojn: Aŭklanda Insulo, Adamsa Insulo, Enderbia Insulo, Insulo Disappointment, Insulo Ewin, Insulo Rose, Dundasa Insulo kaj Verda Insulo, kun totala areo de 625 km². La insularo distancas 465 km el la haveno de Bluff al la Suda Insulo, inter latitudoj 50° 30' kaj 50° 55' S kaj longitudoj 165° 50' kaj 166° 20' Or. La insularo ne havas konstantan homan loĝantaron. Biogeografie la Aŭklandoj formas parton de la ekoregiono "antipoda-subantarktinsula tundro".

Aŭklandoj
grupo de insuloj [+]

AkvejoSuda oceano

Koordinatoj50° 42′ 0″ S, 166° 6′ 0″ O (mapo)-50.7166.1Koordinatoj: 50° 42′ 0″ S, 166° 6′ 0″ O (mapo)

Areo625 km² (62 500 ha) [+]
Nombro de insuloj7
Ĉefa insuloAŭklanda Insulo

Loĝantaro0
HorzonoUTC+12:00 [+]

Aŭklandoj (Novzelando kromaj insuloj)
Aŭklandoj (Novzelando kromaj insuloj)
DEC
Map
Aŭklandoj
Vikimedia Komunejo:  Auckland Islands [+]
vdr
Topografia mapo de la insularo
Suda marbordo de la ĉefa insulo
La Aŭklandoj vidataj de STS-89 en 1998, kun sudokcidento pinte de la bildo.

Vidu ankaŭ redakti