Aŭrelio ViktorSextus Aurelius Victor Afer (ĉ. 320 – c. 390) estis historiisto kaj politikisto de la Romia Imperio.

Sextus Aurelius Victor
(320-390)
"Historiae Romanae Breviarium", verko de Aŭrelio Viktor, eldonita en 1696.
"Historiae Romanae Breviarium", verko de Aŭrelio Viktor, eldonita en 1696.
Persona informo
Naskiĝo 320
en Afriko
Morto 390
en Romia imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo Roman governor • historiisto • poeto vd
Verkado
Verkoj De Caesaribus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aŭrelio Viktor estis aŭtoro de mallonga historio de imperia Romo, titola De Caesaribus kaj kovranta periodon el Aŭgusto al Konstancio la 2-a. La verko estis publikigita en 361. Dum la epoko de la imperiestro Juliano (361-363), Viktor servis kiel guberniestro de Dua Panonio, en 389 li iĝis urba prefekto, seniora imperia funkciulo en Romo.[1]

Aresto de Sextus Aurelius Victor fare de la cenzuristo.

Verkoj redakti

Oni atribuis al li kvar malgrandajn historiajn verkojn. Sed nur lia aŭtoreco de De Caesaribus estas certe sekurigita:

  1. Origo Gentis Romanae
  2. De Viris Illustribus Romae
  3. De Caesaribus
  4. Epitome de Caesaribus (false atribuita al Viktor)

La kvar estis ĝenerale publikigitaj kune sub la nomo Historia Romana, sed la kvara ero estas reverko de la tria. La dua estis unuafoje presita ĉe Napolo ĉirkaŭ 1472, en kvar volumenoj, laŭ la nomo de Plinio la Juna, kaj la kvara en Strasburgo en 1505.

La unua eldono de ĉiuj kvar libroj estis tiu de Andreas Schottus (8 volumenoj, Antverpeno, 1579). Ĵusa eldono de De Caesaribus estis de Pierre Dufraigne (Collection Budé, 1975).

Referencoj redakti

  1. Amiano Marcelino, xxi.10.
  • Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
  • H.W. Bird (1994) Aurelius Victor: De Caesaribus. Liverpool: Liverpool University Press.
  • H.W. Bird (1984) Sextus Aurelius Victor: A Historiographical Study. Liverpool: Francis Cairns.
  • W. den Boer (1972) Some Minor Roman Historians. Leiden: Brill.
  • P. Dufraigne (1975) Aurelius Victor: Livre de Cesars. Paris: Les Belles Lettres.
  • D. Rohrbacher (2002) The Historians of Late Antiquity. London: Routledge.

Eksteraj ligiloj redakti