Aŭreo

Romia ora monero

Aŭreo (aureus, en latino, plurale aurei) estis monero en la antikva Romo el oro, samvalora al 25 denaroj el arĝento. Ĝi estis stampita regule el la 1-a jarcento a.K. ĝis la 4-a jarcento p.K., kiam ĝi estis anstataŭita de la bizanca solido (solidus). La aŭreo havis proksimume la samajn dimensiojn de la denaro, kvankam multe pli peza pro la denseco de la oro.

Aŭreo de la 193 reprezentanta bildon de Septimo Severo kiel omaĝo al la Legio XIV Gemina, kiu estis proklaminta lin kiel romia imperiestro.

Laŭ Francisko Azorín aŭreo estas Ora monero uzata ĉe la antikvaj romanoj k. moderne ĉe aliaj popoloj. La romana aŭreo pezis 8,17 gr.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 26-27.

Eksteraj ligiloj redakti