Aŭriklo

La aŭriklo - latine auricula - estas en la lingvaĵo de anatomio

  1. la ekstera parto de la orelo, kaj
  2. kava apendico supre de ĉiu kora atrio.
homa aŭriklo ĉe la orelo

La aŭriklo estas en la lingvaĵo de Botaniko

  1. alpendaĵo aŭriklo lokiĝinta ĉe la bazo de la limbo.

Ĉi-page unuavice temas pri la unua signifo de la vorto, ekstera parto de la orelo:

Ĝenerale redakti

La aŭrikloj de homoj estas formitaj tre individuece: ekzistas aŭrikloj etaj kaj grandaj, dikaj kaj maldikaj, proksimaj kaj malproksimaj de la kapo. La moveblon de la aŭrikloj direktigas la aŭriklaj muskoloj (latine musculi auriculares), kiuj tamen ĉe la homoj estas tre reduktitaj.

 
la unuopaj eroj (notitaj angle) de la homa aŭriklo

En la scienco pri esploro de krimoj ektistis provoj, laŭ la formo de la aŭriklo, la individuaj "valoj" kaj "montoj", rekonigi homojn. La aŭriklo fakte estas simile individueca kiel la fingroprintaĵo.

Ne subtaksindas, ke la formo kaj grandeco de la aŭrikloj ankaŭ por la estetika suma impreso de la vizaĝo al rigardanto havas grandan signifon.

Akustike la altaĵoj kaj malaltaĵoj de la aŭriklo estas filtra sistemo. Laŭ la direkto, el kiu sono trafas la orelon, malsamaj filtroj aplikiĝas: tiel ĉiu direkto ricevas sian karakterizan sonkoloron. Tiun la aŭda sistemo de la homo uzas por distingi sonojn venintajn de antaŭe, malantaŭe, supre aŭ sube (por la distingo, ĉu sono venis de maldekstre aŭ dekstre, aparte gravas la informo, ĉu ĝi pli lautas en la maldekstra aŭ dekstra orelo).

La aŭrikla lobo redakti

La pendanta suba parto de la aŭriklo nomatas lobo (latine lobulus auriculae). Ĝi havas la funkcion de resonkorpo. La aŭrikla lobo ne estas aparte sentema kaj tial ofte uzatas por medicina elpreno de malgrandaj kvantoj de sango por sekvaj laboratoriaj esploroj.

Homaj aŭriklaj loboj povas estis libere pendantaj aŭ esti alkreskintaj al la kapo. Alkreskiĝintaj loboj estas genetike recesivaj, libere pendantaj estas genetike dominaj. La dominaj, liberaj aŭriklaj loboj en la homaro aperas duoble ofte kiom la alkreskiĝintaj.

Eksteraj ligiloj redakti