La aŭstra muziko estas tiu ludita ene de Aŭstrio, kies limoj estis tre ŝanĝiĝantaj dum historio. Malgraŭ la mallarĝeco de sia hodiaŭa teritorio, Aŭstrio lasis gravan spuron en la historio de la muziko, ĉefe de la tempo de Sankta Romia Imperio, de la Aŭstra imperio kaj de Aŭstrio-Hungario. Ĝi havas tre fortajn ligojn kun siaj germanlingvaj najbaroj, la germanaj kaj svisaj muzikoj, sed ankaŭ kun la hungara aŭ slovena muziko. Vieno estis, pli ol Salzburg, la altira poluso por multaj muzikistoj kaj la loko de multaj muzikaj kreoj.

Apud ĝia grava heredaĵo klasika, en Aŭstrio troviĝas ankaŭ regionoj kie estas ludata la alpa popola muziko. Regionoj kiel ekzemple TiroloStirio sukcesis konservi riĉan folkloron. Je la 1930-aj jaroj ekzistis eĉ Esperanto-kvarteto el Tirolo[1] konistanta el popolmuzikaj ŝu-klak-dancistoj, pruvante ke regiona agado kaj universalismo de Esperanto ne estis kontraŭdiro[2].

Klasika muziko redakti

 
Mozart

La laika voĉa muziko ekestis en la periodo de la mezepoka muziko kun la Minnesang, kortega arto, kies plej famaj reprezentantoj estis Walther von der Vogelweide kaj  Oswald von Wolkenstein.

Baroka periodo redakti

La vera vekiĝo de la klasika muziko en Aŭstrio okazis en la periodo de la baroka muziko kun Heinrich Ignaz Franz Biber kaj super ĉio kun la unua muziklernejo en Vieno.

Klasika periodo redakti

Kun la novaj formoj de komponado establitaj fare de Joseph Haydn, la cirkloj de Vieno iniciatis la "klasikan periodon". Al la matematika rigoro de la baroka stilo, sekvis muziko pli vigla kun melodioj pli taŭgaj por amuzi. La simfonio kaj la ĉambra muziko (aparte por piano) iĝis pli kaj pli gravaj. Pluraj el la komponistoj, kiuj estas sekve nomitaj ne estas origine vienaj aŭ aŭstraj, sed ili loĝis pli aŭ malpli konstante en la urbo.

Romantika muziko redakti

Post la abundo de gravaj komponistoj je la komenco de la jarcento, la periodo de Biedermeier malfermis la vojon al muziko pli "facila". Joseph Lanner, Johann Strauss patro kaj filo , aŭ Hugo Wolf riĉigis la repertuaron de iliaj komponaĵoj per Lieder, valsojoperetoj.

Izolita kaj miskonita malgraŭ sia densa kaj abunda verko, Anton Bruckner proponis al la aŭstra romantismo la ĉefajn simfoniojn. Sed liaj verkoj estis jam proksimaj al la moderno, al kiu Bruckner malfermis la vojon.

Moderna muziko redakti

Kiel je la fino de la antaŭa jarcento, muzika revolucio estas iniciatita kun la dua Viena lernejo, kiu finas la jarcentojn de tonala muziko. Gustav Mahler estas la lasta reprezentanto kun siaj ekstremaj simfonioj. En li oni sentas la premisojn de atonalaj kreaĵoj en reduktita skalo. Arnold Schönberg donis la finan baton al la muzika pasinteco elpensante la dekdutonismon. Kelkaj komponistoj :

Nuntempa muziko redakti

Necesas atendi la 20-an jarcenton por vidi denove aŭstrajn komponistojn, kiuj interesiĝas pri la opero, forlasita ekde la tempo de Mozart. Tamen, malgraŭ la abundo de verkoj, la famo ne tuŝis la nuntempajn komponistojn.

Muzikistoj redakti

Aŭstrio havas ne nur riĉan heredaĵon de famaj komponistoj, sed ĝi havas ankaŭ eminentajn orkestrojn kaj direktorojn, kiel Herbert von Karajan, Karl Böhm, Erich Kleiber, Bruno Walter, Nikolaus HarnoncourtRené Clemencic.

Tradicia popola muziko redakti

La popola muziko estas praktikata kaj en kamparaj kaj en urbaj areoj.

Muzikaj instrumentoj redakti

Aktuala muziko redakti

  • Austropop
  • Schlager : estas la populara muziko foje proksima al la tradicio, foje al la rokmuziko.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Poŝtkarto de la Esperanto-kvarteto en la informtenejo TROVANTO de la aŭstria nacia biblioteko (ONB)
  2. (eo) Ĉu vi jam scias...?, La Gazeto, np. 167, n-ro 167, julio 2013
  3. Invitita al Vieno, Vivaldi tie mortis en 1741.
  4. Beethoven naskiĝis en Bonn, sed li produktis la plejparton de siaj verkoj en Vieno.
  5. Salieri kompletigis sian muzikan karieron (kaj la vivon) en Vieno.