Aŭstria nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Aŭstrio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.

La aŭstria nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la mezeŭropa lando Aŭstrio. Ekde novembro 2011 la trejnisto kaj manaĝero estas la sviso Marcel Koller. Siajn enlandajn matĉojn la teamo okazigas en la stadiono Ernst-Happel en Vieno.

Aŭstria nacia teamo de futbalo
Aŭstria nacia teamo de futbalo
asocio Österreichischer Fußball-Bund
Aŭstria Futbala Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Ralf Rangnick
golreĝo Toni Polster (44)
stadiono Ernst Happel Stadion
stadiono Ernst-Happel
FIFA kodo AUT
unua matĉo Flago de Aŭstrio Aŭstrio 5-0
Hungario Hungario
1902
plej granda gajno Flago de Aŭstrio Aŭstrio 9-0
 Malto
1977
plej granda perdo Flago de Aŭstrio Aŭstrio 1-11
 Anglio
1908
Futbala Mondpokalo
aperoj 7 (unua en 1934)
plej bona rezulto Tria pozicio
1954
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 1 (unua en 2008)
plej bona rezulto Grupo B
2008
vdr

Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1902 kontraŭ la hungara nacia teamo de futbalo. Unuan kulminon la teamo travivis dum la 1930-aj jaroj sub la teama ĉefo Hugo Meisl: la 16-an de majo 1931 la "mirakla teamo" sukcesis premi la skotan nacian teamon de futbalo en malvenkon - la unua malvenko de la skota teamo entute sur la eŭropa kontinento. Post la anekso de Auŝtrio fare de Nazia Germanio (aŭ la "aliĝo" al la najbara diktatora regno) la aŭstra nacia futbalista teamo malfondiĝis kaj post la Dua Mondmilito novkreiĝis.

Unue eblis ankoraŭ daŭrigi la antaŭmilitajn sukcesojn: dum la maĉtoj de la Futbala Mondpokalo 1954 la teamo post Germanio kaj Hungario atingis la trian lokon. Post sekve longa nesukcesa fazo la teamo kadre la Futbala Mondpokalo 1978 en Argentino atingis la kvaronfinalon, do denove estis inter la ok plej bonaj mondaj teamoj: kadre de la turniro ĝi venkis la teamon de Germanio, kiu estis la oficanta monda ĉampiono – siatempe sensacio. La lasta konvinka prezento de la nacia teamo estis kadre de la Futbala Mondpokalo 1998 en Francio. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la aŭstra teamo samkiel la svisa aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Ralf Rangnick, kaj la teamestro estas Julian Baumgartlinger. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (44) atingis Toni Polster kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (108) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Marko Arnautović.

la aŭstra nacia teamo de futbalo en kvalifikiga matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kontraŭ la teamo de Azerbajĝano la 8-an de oktobro 2010 en Vieno