Aŭstralazio en la Somera Olimpiko 1908

sporta delegacio

La aŭstralazia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1908 en Londono havis 30 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralazia teamo estis Henry Murray. La sportistoj atingis unu oran, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 11-an rangon.

Aŭstralazio en la Somera Olimpiko 1908
Somera Olimpiko 1908 en Londono
Flagtenanto:  Henry Murray
Sportistoj 30 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 11
Oro
1
Arĝento
2
Bronzo
2
Sume
5
vdr

Aŭstralazio estis la nomo de kombinita teamo de sportistoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando kiuj konkuris komune ĉe la Somera Olimpiko 1908 en Londono, Britio. Ĝi estis la kvara apero de Aŭstralio, kiu ne maltrafis ajnan eldonon de la Someraj Olimpikoj, kaj la debuto de Nov-Zelando. La du konkuris kune denove kiel Aŭstralazio ĉe la Somera Olimpiko 1908 antaŭ ol partpreni aparte ĉe ĉiu eldono de la Someraj Olimpikoj poste. En 1908 ekzistis tri novzelandanoj, Harry Kerr, Henry Murray kaj Albert Rowland (kvara novzelandano, hurdisto Arthur Halligan, konkuris pri Britio); ĉiuj aliaj konkurantoj estis aŭstraliaj. Ekzistis 30 konkurantoj por Aŭstralazio kiuj konkuris en 20 konkursoj en ses sportaj disciplinoj. Pliaj du konkurantoj, kiuj devis konkuri en teniso, ne rajtis partopreni ĉar iliaj nomumoj ne atingis la organizantojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉu eblus trovi ian taŭgan bildon?

 
la teamo de rugbeo en la olimpiko