Aŭstralazio en la Somera Olimpiko 1912

sporta delegacio

La aŭstralazia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 26 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralazia teamo estis Malcolm Champion. La sportistoj atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon.

Aŭstralazio en la Somera Olimpiko 1912
Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo
Flagtenanto:  Malcolm Champion
Sportistoj 26 en 4 fakoj
Medaloj
rango: 12
Oro
2
Arĝento
2
Bronzo
3
Sume
7
vdr
la remista teamo en grupa foto
kaj jen ĉiuj el la komuna teamo

Aŭstralazio estis la nomo de kombinita teamo de sportistoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando kiuj konkuris komune ĉe la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo same kiel jam kvar jarojn antaŭe, en la Somera Olimpiko 1908 en Londono. Ĝi estis la kvina apero de Aŭstralio, kiu ne maltrafis ajnan eldonon de la Someraj Olimpikoj, kaj la dua apero de Nov-Zelando. Poste la sportistoj partoprenos aparte ĉe ĉiu posta eldono de la Someraj Olimpikoj. En 1912 ekzistis tri novzelandanoj en la teamo, Malcolm Champion, Anthony Wilding kaj George Hill. Wilding gajnis bronzan medalon en la endomaj tenisaj unuopaĵoj de viroj, kaj Champion gajnis oran medalon kiel parto de la naĝanta stafeta teamo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Harold Hardwick
 
la unuaj aŭstraliaj naĝistinoj en olimpiko
 
Cecil Healy