Aŭstralia Esperanto-Asocio

La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas nacia organizo, kio antaŭenigas la internacian planlingvon Esperanto en Aŭstralio.

Aŭstralia Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco 1911 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso, kion ĉeestis 53 esperantistoj. En 1976 AEA gastigis la unuan Pacifikan Kongreson de Esperanto, en Melburno. Tion ĉeestis 190 homoj, 51 eksterlandaj. En 1988 ĝi gastigis la 4-an Pacifikan Kongreson en Brisbano, kun 204 ĉeestantoj, 76 eksterlandaj.

En 1997 la 82-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Adelajdo. Proksimume mil esperantistoj el 54 landoj partoprenis, 820 el ili eleksterlande.

Strukturo redakti

Ligiloj kun aliaj Esperanto-asocioj redakti

AEA estas ligita al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj al provincaj kaj urbaj Esperanto-organizoj, inkluzive de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, Esperanto en Sudaŭstralio kaj Melburna Esperanto-Asocio.

AEA eldonas en sia retejo liston de lokaj Esperanto-kluboj kaj -organizoj en Aŭstralio. Lokaj Esperanto-grupoj ekzistas en Sidnejo, Melburno, Adelajdo, Brisbano, Hobarto, Perto, Kanbero, Toowoomba (Kvinslando), Manlio (Novsudkimrio), Novkastelo (Novsudkimrio), Torquay (Viktorio), kaj Centra Marbordo (Novsudkimrio).

Estraro redakti

La nuna estraro estas[1]:

Agadoj redakti

Kongreso kaj Somerlernejo redakti

AEA organizas nacian kongreson kaj kursaron ĉiujare, kutime en januaro, kun prelegoj, laborsesioj, artaj prezentoj, ekskursoj kaj klasoj pri la lingvo por komencantoj kaj progresantoj. En marto 2016, AEA kaj la Esperantaj asocioj de Indonezio kaj Nov-Zelando okazigis tri-nacian kongreson en Bandungo, Indonezio, la loko de la historia Azio-Afrika Konferenco de 1955.

Komunikado redakti

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). ESK estas havebla kaj presite kaj en elektronika (PDF) formato, kaj estas sendata trimonate al ĉiu membro de ambaŭ asocioj.

Esperanto-TV estas altkvalita Interreta Protokolo Televido (IPTV) servo, bazita en Sidnejo, kio dissendas enhavon tutmonde ekskluzive en Esperanto. Ĝi povas esti vidata per komputilo, Android poŝtelefono, iPhone, iPad kaj (en Usono, Kanado, Britio kaj Irlando) per "tradicia televido" (tra Roku). Esperanto-TV estas subtenata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Programo de novaĵoj, intervjuoj kaj kantoj en Esperanto estas elsendata dum unu horo ĉiun lundon je 1ptm de Melburno etna komunuma radiostacio 3ZZZ, per 92,3 FM. Programoj ankaŭ estas haveblaj kiel podkastoj per la retejo de Melburna Esperanto-Asocio.

Instruado redakti

AEA havas siajn proprajn korespondajn kursojn por Esperanto. Kursoj estas haveblaj je pluraj niveloj, de komencanta al sperta. Kursoj estas relative malmultekostaj, kaj inkluzivas lernolibrojn, vortarojn, KD-ojn kaj privatajn instruistojn.

AEA administras oficialan ekzamensistemon, por oficiale kontroli kaj atesti lingvan scipovon de Esperanto. La sistemo konsistas el 3 apartaj ekzamenoj: Elementa, Supera kaj Klereca. Sukcese fini unu el tiuj ekzamenoj estas kelkfoje antaŭkondiĉo por ricevi stipendiojn, aŭ eniri specifajn kursojn. La oficialaj ekzamenoj de AEA estas disponeblaj al ĉiuj dum la jara kongreso kaj somerkursaro, kaj dum la jaro per specialaj reprezentantoj en diversaj lokaj Esperanto-organizoj tra la lando. La tuta ekzamensistemon estras la Ĉefekzamenisto - nuntempe Trevor Steele, Esperanto-aŭtoro, kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti