Aŭstralia hematopo

La Aŭstralia hematopo, Haematopus longirostris, estas birda specio de la familio de Hematopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas vadbirdo devena el Aŭstralio kaj komune trovebla en ties marbordo kaj ankaŭ en Novzelando. La tuta loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 10.000 ekzempleroj. En aliaj kontinentoj estas aliaj specioj de hematopoj tre similaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia hematopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Hematopo Haematopus
Specio: Aŭstralia hematopo Haematopus longirostris
Vieillot 1817
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Aŭstralia hematopo estas facile rekonebla pro sia eca 5–8 cm longa ruĝoranĝa beko, maldikaj rozkoloraj kruroj kaj nigroblanka plumaro -nigra supre kaj blanka sube-. Dumfluge aperas blanka meza strio en flugiloj. Maskloj kaj inoj montras etegan diferenciĝon: maskloj ĝenerale havas pli mallongan kaj larĝan bekon. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed malhavas brilan ruĝoranĝan koloron kaj estas pli brunaj ol nigraj.

Kutimoj redakti

La nomo "ostromanĝanto" de multaj naciaj lingvoj misklarigas kia estas tiu birdo, ĉar ili malofte manĝas ostrojn, kiuj estas kutime en ŝtonaj marbordoj. Male tiu aŭstralazia specio precipe troviĝas en sablaj strandoj, kie ili manĝas precipe aliajn moluskojn, kiuj estas forprenitaj kaj malfermitaj per sia specife tre bone adaptita beko.

La Aŭstralia hematopo tamen manĝas ankaŭ aliajn senvertebrulojn. La teĥnikoj por rompi kaj malfermi la konkojn de la moluskoj varias multege kaj estas supozataj lernitaj.

Ili konstruas neston en umbraj truoj faritaj en malfermaj zonoj proksime de strandoj. Tie la ino demetas el 2 ĝis 3 ovojn, kiuj estas helbrunaj kun malhelbrunaj makuloj kaj strioj kiuj kamuflas ilin inter sabla aŭ ŝtona planko. Ĉiu reproduktanta paro protektas sian nestan teritorion kaj ofte ili uzas la saman areon ĉiun jaron. Ambaŭ gepatroj kunzorgas la tutan reproduktadon. Kiel mevoj kun kiuj ili kunhavas strandon, ili ariĝas por defendi sin kontraŭ supozebla danĝero.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti