Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1896

sporta delegacio unumembra
(Alidirektita el Aŭstralio en la Olimpikoj)

La aŭstralia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 2 fakoj. La sportisto atingis 2 orajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 8-an rangon. Unu atleto de Viktorio, brita kolonio kiu poste formis parton de Aŭstralio, konkuris en la unua moderna Olimpiko. Edwin Flack estis naskita en Anglio kaj en 1896 loĝis en Londono, sed pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Aŭstralio kaj tiel estas konsiderita aŭstralia atleto fare de la Internacia Olimpika Komitato.

Edwin Flack pozanta en la Olimpiko 1896
Brita Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1896
Somera Olimpiko 1896 en Ateno
Flagtenanto: 
Sportistoj 1 en 2 fakoj
Medaloj
rango: 8
Oro
2
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
2
vdr

La flago de Britio estis utiligita kiel la flago por Edwin Flack same kiel por la sportistoj de Britio kaj Irlando ĉe la olimpiko.

Flack estis la nura konkuranto de aŭstralia kolonio. Li eniris kvin konkursojn, gajnante medalojn en tri. La bronza medalo en du-opa teniso, tamen, estis parto de miksnacia teamo - li ludis kun la brito George Robertson - kaj tial ne estas nombrata por Aŭstralio. Formale kunordigis la unupersonan teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato, kiu jam estis fondita en 1895, ĝustatempe antaŭ la unua olimpiko de la moderna epoko.

Eksteraj ligiloj redakti

 
monumento pri li en lia hejmurbo