Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1900

sporta delegacio

La aŭstralia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. La sportistoj atingis 2 orajn 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.

Frederick Lane venante el la akvo post konkurso: ŝajnas ke la naĝaj konkuroj okazis en la rivero Seine
Brita Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1900
Somera Olimpiko 1900 en Parizo
Flagtenanto: 
Sportistoj 2 en 2 fakoj
Medaloj
rango: 9
Oro
2
Arĝento
0
Bronzo
3
Sume
5
vdr

La Internacia Olimpika Komitato kaj ankaŭ plej multaj olimpikaj historiistoj konservas aŭstraliajn rekordojn ĉe fruaj Olimpikoj apartaj de tiuj de Britio malgraŭ tio, ke Aŭstralio tiam estis dependa kolonio kaj ne sendependa ŝtato (ĝi sendependiĝis komence de la jaro 1901, ses monatojn post la olimpiko).

La flago de Britio estis utiligita kiel la flago por la aŭstraliaj kolonioj same kiel por Britio kaj Irlando ĉe la olimpiko.

Aŭstralio estis reprezentita fare de du atletoj, kiuj ambaŭ gajnis medalon en ĉiu konkurso en kiu ili konkuris. Frederick Lane gajnis du orajn medalojn en naĝado kaj Stan Rowley gajnis oran medalon (kiel parto de miksita teamo kun Britio) kaj tri bronzajn medalojn en atletiko.La ora medalo akirita kiel parto de miksita teamo kun Britio nek estas nombrata por la aŭstralia nek por la brita teamoj.

Formale kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato, kiu jam estis fondita en 1895, ĝustatempe antaŭ la unua olimpiko de la moderna epoko, tiu de 1896.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Frederick Lane
 
Stan Rowley