Aŭstria Esperantisto
esperantlingva gazeto, membrogazeto de Aŭstria Esperanto-Asocio 1924 - 1948
(Alidirektita el Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist)
Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist estis membrogazeto de Aŭstria Esperanto-Asocio. Redaktita kaj eldonita fare de Hugo Steiner, ĝi aperis monate de 1924 [1] ĝis 1948 [2] en Vieno.
En 1924, oni ankaŭ nomis ĝin oficiala organo de Esperanto-Delegitaro de Wien, Tutmonda Esperantista Ligo Fervojista kaj Universala Esperantista Pacifista Ligo.[3] Formato 24x16 cm.