Malfermi la ĉefan menuon

Esperanto-movado en Aŭstrio

(Alidirektita el Aŭstria Esperanto-Asocio)

Ĝis 1914Redakti

Unuaj paŝojRedakti

Aŭstrio-Hungario pro sia multlingveco estis taŭga grundo por internacia helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de Esperanto. La unua lingvisto en la tempo de Johann Martin Schleyer, kiu favore prijuĝis la problemon de internacia lingvo, estis prof. Hugo Schuchardt en Graz.

Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis Esperanton, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en Brünn-Brno. La unua Esperanto-gazeto, la "Esperanta Revuo" estis eldonata de la ĉeĥa instruisto Theodor Čejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco Moravio, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-1904). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-1906 aperis lernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franc-lingva Svislando, de Johan Schröder el Hungario (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la fama pacifisto el Berlino.

Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de Esperanto-propagando en Vieno. Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ungarisch Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en Esperanto inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.

En somero 1905 okazis la unua Universala Kongreso (UK) en Boulogne: el Aŭstrio germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de la Lingva Komitato (LK). La efiko de la kongreso por germana Aŭstrio estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt", "Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue Freie Presse" aperis artikolo de Wilhelm Ostwald, kiu multege efikis.

Unuaj Esperanto-grupojRedakti

Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom en Vieno ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravio (Pettera kaj Teltschik) importis Esperanton, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis Esperantistoj, la unua Esperanta ekspozicio en Aŭstrio - sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresdeno kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj Esperantistaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton "Informaj Raportoj", poste oni pligrandigis ĝin sub la titolo "German-Aŭstria Esperantisto".

Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por Esperanto, el kiu kelkaj eĉ esperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭstrio, jam en 1905 tri gravaj vienaj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun Esperanto-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al Esperanto. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj Esperanto-lingvaj predikoj, Martin Klein ("Moko") propagandis Esperanton inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Vieno post la Esperanto-Klubo (1904) "La Fideleco" (1907), kiu sin okupis kaj ankoraŭ en 1933 okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la "Junularo" (fondo en 1910), kiu propagandis inter junuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. Julius Glück kaj d-ro Edmund Sós en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) povis konstati, ke multaj eksterlandaj Esperantistoj traveturis Vienon kaj ofte la vienanoj povis helpi al ili.

Kongresoj ĝis 1914Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭstria Esperanto-Kongreso.

Aŭstriaj Esperanto-Kongresoj okazis en Vieno, 15-16 majo 1910, en Prago 15 aŭg 1911, en Graz 10-15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31 majo-1 junio 1914, kie oni malkovris Zamenhof-monumenton, la unuan en la mondo. Kun la negermamanaj Esperantistoj en Aŭstrio-Hungario okazis antaŭlaboroj por komuna organizo, sed sen sukceso.

En 1909-1911 la Esperantistoj en Aŭstrio sukcese kontraŭbatalis ĉiun provon, propagandi por Ido aŭ aliaj ŝanĝoj de Fundamento. En kolonelo Franz Zwach ili trovis talentan poeton, kiu per originalaj poemoj kaj tradukoj el Friedrich Schiller riĉigis jam antaŭ la milito la literaturon.

Kelkaj instruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj la fama scienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakan instruistan societon inter la aŭstria Esperantistaro. Ili eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn. En la jardeko antaŭ la Unua mondmilito okazis ankaŭ la unuaj paŝoj por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. La Esperanta organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracion por Esperanto-instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso (Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en publika unuagrada lernejo (Adolf Macho), en 1913 Rudolf Kaftan fondis privatan lernejon (Antaŭen), ŝtate rekonitan.

Rilatoj al ŝtataj instancoj antaŭ 1914Redakti

Estis grava sukceso ĉe la ministerio por fervojoj, ke ĝi aperigis du belegajn librojn turismajn en Esperanto: "Pejzaĝoj de Aŭstrio" (1911, 120 p.) kaj "La novaj fervojoj tra Aŭstriaj Alpoj" (1912, 64 p.). Esperantistoj atingis sukcesojn eĉ ĉe la militistaro: la ministerio por milit-aferoj donis la permeson (1908), ke oficiroj kaj militist-oficistoj aliĝu al Esperanto-unuiĝo, Vieno; en 1910 kapitano Engel parolis en Milit-Scienca Asocio; en 1911 okazis kurso kun 56 oficiroj en Vieno (Lochner).

1914-1918 (Unua mondmilito)Redakti

Otto SIMON. Post la eksplodo de la Unua mondmilito en aŭgusto 1914 la periodaĵo "German-Aŭstria Esperantisto" ĉesis en decembro kaj kun ĝi grandparte ankaŭ ekripozis la movado. Nur kelkaj povis daŭrigi la laboron. Steinhauser kaj Hugo Steiner faris kursojn en diversaj lokoj ĉe "Nordbahn", kie ili deĵoris dum la milito. Steiner eĉ fondis grupon en Korneuburg. Kelkaj kursoj funkciis en Vieno (Kaftan), Innsbruck, Graz, Pilsen, Prago, Kapodistrio (Capodistria) ktp., Simon gvidis kurson en Nova Komerca Akademio en Vieno (1916). En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Josef Schamanek komencis prelegi en la Teknika Altlernejo en Vieno, li estis la unua lektoro de Esperanto ĉe altlemejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburga monarkio disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭstrio, laboris en ĉiuj partoj de la regno fervoraj Esperantistoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Arturo Ghez, Stanislav Kamarýt, Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.

1919-1933Redakti

En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia Esperanto-Asocio estis restarigita de W. Illing. En Leoben kaj Donnawits laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Leo Blaas, en Graz Karl Bartel, Adolf Halbedl kaj Willibald Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Vieno Frey, Schamanek, Schroder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post kvinjara manko aperis gazeto "Nova Tempo", (vivis ĝis 1922), fondita de Franz Josef Schade; krome "La Esperantisto" de d-ro Emil Pfeffer (ĉesis en 1921).

Je la 3-a de aprilo 1920 estis fondita Esperanto-Delegitaro en Vieno, ĉefe laŭ iniciato de Rudolf Kaftan kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en Villach (Karintio). Esperanto alportis ankaŭ praktikan utilon: La 4-an de majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanio per helpo de hispanaj Esperantistoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Vieno, Melk (Österreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instruis Lander) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), en Leoben (Puntigam) en Innsbruck (Leo Blaas, Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥa gimnazio estis enkondukata Esperanto pere de d-ro Hugo Jokl. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en Esperanto kaj daŭrigis tion ĝis 1926.

Je Pasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana Esperanto-Kongreso kaj samtempe granda Esperanto-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝis en Saalfelden kaj Hallein. En Vieno fondiĝis tramista grupo, en 1923 la grupo "Progreso", en 1924 Rudolf Michael Frey fondis Esperanto-Organizon de Ofic-havantoj de Urbo Wien kum 962 anoj kaj la komunumo Vieno disponigis al ĝi hejmon en la magistrata domo.

Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED) - 1923Redakti

Montriĝis klopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro por la propagando estis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Vieno kaj la 6-an de januaro 1923 estis fondata tutlanda organizo sur neŭtrala bazo Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED), kiu havis 32 grupojn; prez. fariĝis Schamanek, Bartel kaj Simon; ĝen. sekr Schade; en 1926 oni elektis prez. Hugo Steiner, ĝen. sekr. Cech; en 1927 ĝen. sekr. Erwin Gerhard Bernfeld. Vicprezidantis ankaŭ la ordenano Franz de Paula Mestán.

Okazis kursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto Z II/1008 de la 25-a de februaro 1922 ricevis permeson instrui en 1a burĝlernejo de Purkersdorf kaj en la blindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvo de Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoleduka societo "Urania".

16-a UK en Vieno 1924Redakti

En 1923 oni komencis prepari la 16-an UK en Vieno. Ankaŭ policistoj lernis Esperanton kaj ili portis dum la kongreso brak-rubandon kun la vorto Esperanto. La 16-a UK okazis la 6-14-a aŭgusto 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK) estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Franz Zwach, Schamanek kaj Emil Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanio; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Ferdinand Raimund "La Malŝparulo" kun aktoroj de la fama "Burgtheater". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de "Aŭstria Esperantisto" de Hugo Steiner, la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Vieno, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.

Aŭstriaj Esperanto-Kongresoj 1925-1930Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭstriaj Esperanto-Kongresoj.

En 1925 oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg de la 9-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazis la 5-a Tutaŭstria Esperanto-Kongreso sub la protekto de landestro Franz Rehrl kaj sub prezido de prof. Franz Christanell; ĉeestis 200 personoj. La 6-a Kongreso okazis en Graz inter la 22-a kaj 24-a de majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto Wilhelm Ernst Dietl; ĉeestis 250 partoprenantoj. La 7-a kongreso disvolviĝis en Vieno de la 4-a ĝis la 6-a de junio 1927 sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprezidanto Johann Schober ktp; ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg" sub la prezido de Hugo Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda Esperanto-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Ignaz Seipel, kardinalo Friedrich Gustav Piffl, policprezidanto Johann Schober ktp. La 8-a organiziĝis en Baden ĉe Wien de la 26-a ĝis la 28-a de majo 1928 sub la protekto de landestro Karl Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis s-ro Pronay en Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo de Karl Wannek; protektoro estis landestro Josef Schlegel, prezidis Hugo Steiner. Direktoron Wannek oni elektis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED).

Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA) - 1929Redakti

Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau (Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katolika Grupo en Vieno XVI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj la 6-an de januaro 1929 fondis novan landan organizon Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de Esperanto-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ.

30 julio - 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongreso en Vieno, kun malfermo de Internacia Esperanto-Muzeo, kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭstra Esperanto-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, Wilhelm Miklas, akceptis la reprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en la Urbodomo kaj poste malfermo de Internacia Esperanto-Muzeo. Okaze de la malfermo Steiner eldonis ilustritan gvidlibron pri Vieno kaj samjare strateto en Vieno laŭ la klopodoj de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) estis nomata Zamenhof-strato.

La organiza malpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de Robert Kreuz (Ĝenevo) okazis en Vieno la reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de tiam laboras sub la nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28-29 jun. en Salzburg, kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ. 100 Esperanistoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Steiner estis elektata prezidanto, Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj Nikolaus Hovorka ĝenerala sekretario.

Vizitoj de konataj Esperanto-propagandistoj havis rimarkindan sukceson. Joseph R. Scherer el Los Angeles (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Vieno (1 per radio) kaj krome en Graz, Krems, Linz, Steyr ktp. Scherer estis akceptata de prezidanto Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. La 5-an de aprilo 1932 pastro Andreo Cseh venis al Vieno kaj faris radio-paroladon, publikan prov-lecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena Esperanto-Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.

Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj Robert Kreuz el Ĝenevo atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan Esperanto-ekspozicion. Sur la programo de 1a Rotary-Mondkongreso, Vieno, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, "Diskuto pri Esperanto". La demonstracio de Esperantistoj Warnier kaj Le Blanc (Parizo), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresdeno), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner.

Agado inter katolikojRedakti

En la kadro de "Katholikentag" en Vieno en septembro 1933 la katolikaj Esperantistoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Innitzer. Multe klopodis prez. Chiba, dir. Schiebl; Steiner varbis por la aranĝoj per radio. La katolika Esperanto-societo Aŭstria Katolika Ligo Esperantista/AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en Esperanto, (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp;

TurismoRedakti

La plej gravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio por komerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en Esperanto "Tra Aŭstrio" en 20.000 ekzempleroj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denove tiujn belajn faldprospektojn en Esperanto, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 ekzempleroj. La prospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto de la fremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportis pri bonega sukceso pere de Esperanto-propagando (ĉe la 4-a internacia kongreso en l929). La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Vieno, la Aŭstra Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo por Fremdulfrekvento en Linz, ktp.

Preleg-vojaĝoj de aŭstroj en eksterlandoRedakti

Steiner, Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn, por varbi al la fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en oktobro 1939 lumbildparoladojn pri Aŭstrio tra l8 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo, ĉiam varbante ankaŭ al Esperanto per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan. 1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Pollando, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis 67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj, parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭstra registaro kaj de Internacia Centra Komitato (ICK) en Ĝenevo kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro. Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kaj Danujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radio ktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Freg parolis per Radio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Vieno pri la nordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprezidanto Michael Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinal-ĉefepiskopoj Piffl kaj Theodor Innitzer, kaj aliaj altranguloj.

Ĉe fervojoRedakti

Ĉefe fremdultrafikaj motivoj kaŭzis ke Esperanto estis favore konsiderata ankaŭ ĉe la fervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekcio de la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037 la lernadon de Esperanto kaj permesis al la fervojistoj la portadon de la Esperanto-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En 1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner; la partoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ. fervojdirekcio proponis al la direktoroj de la eŭropaj fervojoj aldonon al la internacia funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭ Esperanto-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 la direkcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵori nur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon; ankaŭ Esperanto estis menciata. La federaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilia lingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri Esperanto.

Ĉe policoRedakti

La favora akcepto de Esperanto flanke de la polico estas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unua oficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistoj scipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste la polica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflanko nikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto Esperanto kaj la verda stelo; Esperanto estis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere de klopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 la Esperanto-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭ en Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la Esperanto-ŝildeton. Kurso de Esperanto en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento en Vieno.

Esperanto en radioRedakti

Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie Esperanto akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en Esperanto dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En aprilo 1925 Esperanto-kurso estis enkondukata en Radio-Wien, kiun gvidis inĝ. Ferdinand Hartwich, de septembro 1925 Walter Smital gvidis la duan Esperant-kurson. De oktobro 1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj Esperanto-varbado por Aŭstrio. La 18 de oktobro 1933 je instigo de Hugo Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭstrio kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn.

La gazetaro estis same favora al Esperanto. Ekz. la gazeto "Kleines Volksblatt", Wien, en 1930 aranĝis konkurson pri la plej bona Esperanto-traduko de la Aŭstria Ligohimno; la unuan premion (100 ŝilingoj) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis Esperanto-kurson kaj aperigis ĉiusemajne Esperanto-rubrikon. La taga gazeto "Volks-Zeitung", Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj 1930-1931 havis Esperanto-kurson kaj ĉiusemajne Esperanto-rubrikon.

Krom kursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alia lernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭ post la milito (18-an de januaro 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glocket, informis la Esperanto-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejoj kaj de la supraj klasoj de popollernejoj povas viziti la Esperanto-kursojn. La agado de la instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaron krei Ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de Esperanto. La iniciato apartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭ alprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvaj ekzamenaj komitatoj (30 apr. 1925, nr-o 2.163). Prezidanto fariĝis Franz Wollmann, membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan, kaj Otto Simon. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wien enkondukis Esperanton kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejoj en Wien por la lerneja jaro 1926-1927; la lingvo estis instruata ankaŭ en aliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de la komunumo, estis de Anton Casari kaj Franz Scheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rekta metodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajn fakojn, inter ili ankaŭ Esperanton. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ por la ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur en kelkaj lernejoj per la memofero de la instruistoj. La ministerio por instruado mem en junio 1929 permesis, ke Esperanto povas esti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka, angla, franca, itala kaj slovena lingvoj.

Oni gvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantaro de Graz en 1929 enkondukis Esperanton en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantoj lernis tiam Esperanton kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkcioj akcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la Esperanto-instruado; en la gimnazio Melk en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj noton pri Esperanto; tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj.

La reĝimŝango mem trafis la Esperantistojn en Aŭstrio meze de grava laboro. En decembro 1933 komenciĝis la laboroj por prepari la Internacian Konferencon en Wien kun la celo "enkonduki Esperanton en la lernejon kaj praktikon". La prepara komitato konsistas el Fr. Übelhör, Hugo Steiner kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20-24 majo 1934, kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun UEA kaj aliaj fakforoj.

Eminentuloj, kiuj helpis EsperantonRedakti

  • Miklas Wilhelm, federacia prezidanto de Aŭ. Favore skribis pri E en l927 estante tiam parlamenta prezidanto. Okaze de la inaŭguro de IEMW li akceptis en aŭdienco 60 E-istojn, malfermis la Muzeon, parolante ankaŭ en E. Vizitis IEMW 2 okt. 1930 kaj enskribis sin kiel unuan en "Oran Libron".
  • Piffl (pifl) Friedrich Gustav, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. mortis en 1932. Dum jaroj li favoris E-n, vizitis diversajn E-aranĝojn, speciale en kato-likaj rondoj. Vizitis IEMW 10 jan. 1931.
  • Innitzer (iniĉer) Theodor, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kaj ĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion.
  • D-ro Ignaz Seipel (sajpel), fama kanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutis la proponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li Esperanto ŝuldas multon.
  • D-ro Johann Schober (ŝober), policprezidanto de Wien kaj poste kanceliero; mortis en 1932. Li estis granda amiko de Esperanto: kreis Esperanto-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis Esperanto-insignojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis Esperanton. Helpis al IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon la 8-an de februaro 1931.
  • D-ro Engelbert Dollfuss, kanceliero. Akceptis la honoran prezidantecon de Internacia Esperanto-Konferenco de 1934 kaj la honoran membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri Esperanto.
  • Emil Fey, vickanceliero. Interesiĝis jam delonge pri Esperanto kaj helpis ofte. Bela eldiro pri Esperanto.
  • D-ro Karl Buresch (bureŝ), landestro, poste kanceliero, nun financministro. Naskiĝis la l2-an de oktobro 1878 en Gross Enzersdorf. Laŭ eldiro de la Enciklopedio de Esperanto de 1934 "jam de multaj jaroj li helpas Esperanton". Vizitis IEMW. Belaj eldiroj pri Esperanto.
  • Fritz Stockinger (ŝtokinger), ministro por komerco. Naskiĝis la 22-an de septembro 1894 en Wien. Bonega eldiro pri la granda de la ministerio rekonita valoro de Esperanto.
  • Odo Neustädter-Stürmer (najŝteter-ŝtümer), barono, ministro. Naskiĝis en 1885 en Laibach (Ljubljano). Bonega eldiro pri Esperanto, kiam li estis ŝtatsekretario por fremdulfrekvent), per kiu li asertas ke li ĉiam uzos Esperanton, la plej bonan varbilon por la fremdultrafiko.
  • Ernst Ritter von Streeruwitz (ŝtreruvic), iama kanceliero, nun prezidanto de la komerca ĉambro en Wien. Ĉeestis la aŭdiencon de la Esperantistoj okaze de la inaŭguro de IEMW, ktp.
  • Eduard Heinl (hajnl), iama ministro por komerco, nun prezidanto de la "Oficejo por metifavorigo" kaj prezidanto de Radio-Wien. Je ĉiu okazo inter la du mondmilitoj li pretis helpi la progresigon de Esperanto. Bonega eldiro pri Esperanto.
  • D-ro Franz Übelhör, iama unua sekcia ĉefo en la kancelariejo. Naskiĝis la 30-an de decembro 1870 en Wien. Estis la "bona anĝelo" de la Esperanto-Muzeo, estas ano de ties Internacia Honora Komitato. Li ankaŭ lernis Esperanton kaj estas ano de la prepara komitato por la Internacia Esperanto-Konferenco de 1934.
  • D-ro fil. Josef Bick (bik), ĝenerala direktoro de la Nacia Biblioteko, universitata profesoro ktp. Al li la Esperantistaro dankas, ke IEMW estis aligita al la mondfama Nacia Biblioteko. Bonege parolis en la inaŭguro de IEMW.
  • Erwin Deinlein (dajnlajn), inĝeniero, ministeria konsilanto en la mintsterio por trafiko kaj komerco, sekcio por fremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928 li ekuzis Esperanton kaj de tiam ĉiujare - laŭ la bonaj faritaj spertoj - li denove eldonas vere elegantajn, belaspektajn faldprospektojn. Erwin Deinlein tuj montris sian simpation al la aranĝo de la Internacia Esperanto-Konferenco de 1934.
  • AlfredFuchs (fuĥs), ministeria direktoro, sekcia ĉefo. Naskiĝis la 12-an de aprilo 1876. En nobla maniero li ĉiam subtenis Esperanton. Kiel estro de la trafiko subtenis la eldonadon de la propagandiloj en Esperanto kaj ankaŭ unuavice ebligis la regulajn radiodissendadojn por la eksterlando en 1933.
  • D-ro Rudolf Jary, direktoro de la fervojoj federaciaj. Naskiĝis la 2-an de februaro l884 en Wien. Jam kiel sekretario de la tiama ĝenerala direktoro li multege helpis Esperanton. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de Esperanto ĉe la aŭstriaj fervojoj okazis laŭ liaj helpoj.

Propagandistoj, kiuj multe laboris por EsperantoRedakti

(krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton):

  • Karl Dürschmid en Klagenfurt (katolika movado)
  • Franz Gaidosch, polica inspektoro, estis prezidanto de la Polica Esperanto-Ligo en Wien
  • Richard Grossinger, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervore
  • d-ro Wilhelm Heeber, kortega konsilanto, naskiĝis en 1873, estro de la senato de Viena Esperanto-Unio
  • Franz Hirz, polica inspektoro en Wien, kun polica konsitanto Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke aŭstriaj policistoj scipovantaj Esperanton ricevis oficialan Esperanto-insignon
  • d-ro Hugo Maier, helpanto en IEMW, nask. la 25-an de septembro 1889 en Wiznitz (nun en Rumanio), ŝtate ekzamenita Esperanto-instruisto
  • Otto Müller, oficisto, prezidnato de la Esperanto-klubo Klagenfurt, laboris multe
  • Wolfgang Nedwid, paroĥestro, prioro, iama prezidanto de Katolika Unuiĝo Esperantista, Wien, faris ofte la predikojn dum la Esperanto-diservoj
  • Firtz Paar, profesoro de komerca akademio en Wels, klopodis multe por Esperanto speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj
  • Georg Piank, paroĥestro en la Karlo-Preĝejo, Wien, naskiĝis la 20-an de decembro 1886 en Oberndorf (parto de komunumo Trebendorf, nun Třebeň en Ĉeĥio), esperantisto de 1913, faris Esperanto-predikojn dum diservoj
  • Emma Raff, pollingva aŭstrianino, en Wien, ekde la 1900-aj jaroj laboris por Esperanto, gvidis kursojn, honora membro de UEU
  • d-ro Franz Scholz, registara konsilanto, en Liesing ĉe Wien, longjara esperantisto
  • Kar1 Otto Sikor, industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro
  • Franz Stanke, komercisto en Krems ĉe Danubo, longjara prezidanto de loka Esperanto-grupo
  • Fritz Stegmüller Fritz, prezidanto de la Esperanto-grupo en Salzburg, bona propagandisto
  • Robert Tuchler, episkopo de la malnovkatolika eklezio en Aŭstrio, lernis Esperanton ĉe Steiner kaj nun varbas en sia medio
  • Rudolf Ulbrich, poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj
  • Anton Wagnleitner, fervojisto, fondis Esperanto-grupon en Wels, kies estro li estas
  • Gustav Weber, instruisto por stenografio kaj Esperanto, naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Wien, kunlaboris en IEMW de la komenco kiel sola helpanto.

LaboristojRedakti

vidu ĉe ALLE

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Noto. La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo Steiner kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro.