Aŭstria Nacia Biblioteko

muzeo en Aŭstrio

La Aŭstria Nacia BibliotekoAŭstruja Nacia Biblioteko (ANB; germane Österreichische Nationalbibliothek, ÖNB, establita kiel Kaiserliche Hofbibliothek) estas mondfama biblioteko en Vieno, kaj la plej granda en Aŭstrio. Ĝi estis fondita de la Habsburgoj. Parto de la biblioteko estas la Internacia Esperanto-Muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj.

Aŭstria Nacia Biblioteko
Österreichische Nationalbibliothek
nacia bibliotekomuzeo
Komenco 1368 vd
Geografia situo 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo)48.2061416716.36626667Koordinatoj: 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Heldenplatz
Poŝtkodo 1010
Aŭstria Nacia Biblioteko (Vieno)
Aŭstria Nacia Biblioteko (Vieno)
DEC
Aŭstria Nacia Biblioteko
Aŭstria Nacia Biblioteko
Map
Aŭstria Nacia Biblioteko
Membro de Open Preservation Foundation • Monda Retbiblioteko • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • International GLAM Labs Community • Kalliope • Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekoj • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Kunlaborado pri E-Komunikiloj de Aŭstrio vd
Estr(ar)o Johanna Rachinger
Posedatoj The Atlas Blaeu-Van der Hem of the Austrian National Library vd
Notoj 12 229 285, el tio pli ol 3,9 milionoj da libroj
Retejo Oficiala retejo
ISIL AT-OeNB (.)
vdr

Ĝi troviĝas en la palaco Hofburgo, sur la Jozefplaco[1].

Ĝis 1920 ĝi nomiĝis la Kortega Biblioteko, kio klare difinas ĝian statuson kaj fontojn de ĝiaj riĉaj kolektoj (nun 7,4 milionoj da pecoj). Jam en 1575 la imperiestro Maksimiliano la 2-a dungis la unuan ĉefan bibliotekiston, kiu katalogiis lakolekton, tiam konsistantan el 9000 pecoj. Ekde 1624 kompletigado de la kolekto iĝis sistema danke al ordono de Ferdinando la 2-a, laŭ kiu ĉiuj eldonejoj devis provizi al la biblioteko ekzempleron de ĉiu nova eldonaĵo[1].

Altan statuson de la librejo konfirmas ankaŭ ĝia situo. En 1722 la imperiestro Karolo la 6-a aprobis la konceptitan de sia antaŭulo Leopoldo la 1-a, planon konstrui librejon forme de alo de la imperiestra palaco. La taskon plenumis Johann Bernhard Fischer von Erlach. La kreskanta kolekto pleniĝis je libroj ne nur en la germana, sed ankaŭ en la hungara kaj slavaj lingvoj kio spegulis pluretnan karakteron de la Aŭstro-Hungara imperio[1].

En 1966 oni translokis grandan parton de la kolektoj al ejoj en la alo Neue Burg en Heldenplatz[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti