Aŭstria Nederlando

Aŭstria NederlandoAŭstraj Nederlandoj (en nederlanda: Oostenrijkse Nederlanden; en franca: Pays-Bas Autrichiens; en germana: Österreichische Niederlande; en Latino: Belgium Austriacum) estis la pli granda parto de Suda Nederlando (nuna Belgio) inter 1714 kaj 1797. Tiu periodo ekis pere la akiro fare de Aŭstrio de la iama Hispana Nederlando laŭ la Traktato de Rastatt en 1714 kaj daŭris ĝis la Revolucia Francio aneksis la teritorion dum la sekvo de la Batalo de Sprimont en 1794 kaj la Paco de Bazelo en 1795. Aŭstrio, tamen, ne rezignis sian postulon al la provinco ĝis 1797 en la Traktato de Campo Formio.

Aŭstria Nederlando
1714 – 1795

ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Kuype of Brussels
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Aŭstria Nederlando en 1789, malhelverde; helverde Habsburga monarkio.

Historio redakti

Laŭlonge de la 17-a jarcento la militoj de Francio unuflanke kaj Hispanio kaj la Unuiĝintaj Provincoj duaflanke, markis la aktualan landlimon inter Francio kaj Belgio. Pro la Traktato de Utrecht en 1713 Hispanion ricevis la Kapetidoj ĉe Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a. La Sudaj Nederlandoj, tiame sub la kontrolo de la nederlanda armeo, revenis al la povo de la Habsburgoj de Aŭstrio kaj iĝis la Aŭstraj Nederlandoj.

Dum tiu epoko la koncepto "belgo" estis rilata al federismo de katolika lando ene de fremda imperio kaj signife pri la Sudaj Nederlandoj, sen inkludi la Princlandon de Lieĝo. Tiele, en 1792, la patriotoj de tiu princlando kaj la belgoj rifuĝintaj en Parizo kunvenis kiel "Komitato de la Belgoj kaj Lieĝanoj Unuiĝintaj" (sub la regado de Walckiers). Sed tuje la lieĝanoj konsideros sin kiel belgojn dum la sinsekvaj revolucioj.

La Revolucio de Lieĝo estas la periodo inter la jaroj 1789 kaj 1795, kio okazigos la malaperon de la Princlando de Lieĝo post ok jarcentoj de ekzisto. Laŭ kelkaj historiistoj, la revolucio okazis dum malesto de la princepiskopo, ekde la 26-a de aŭgusto de 1789 ĝis ties reveno la 12-an de februaro de 1791. Laŭ tio la lieĝa revolucio estus la surogato de la Brabanta Revolucio en la Aŭstriaj Nederlandoj, kiu malsukcesis.

Vidu ankaŭ redakti