Bombaŭto

(Alidirektita el Aŭtobombo)
Aŭtobombo en Irako, konsistigita de kelkaj artileriaj granatoj kaŝitaj en la malantaŭo de platkamiono.
La sekvo de aŭtobombagado en Irako.

Priskribo redakti

Bombaŭto, aŭtobombo, aŭ kamionbombo, estas preskaŭ improvizita eksploda aparato metita ene de aŭto aŭ alia simila veturilo kaj tiele ĝi estas detonaciigita. Ĝi estas ofte utiligita kiel armilo por atenco, terorismogerilo, por mortigi la uzantojn de la veturilo, homojn proksime de la eksplodejo, aŭ por difekti konstruaĵojn aŭ alian posedaĵon. Aŭtobomboj funkcias per siaj propraj mekanismoj kaj povas porti relative grandan kvanton de eksplodaĵoj sen altirado de suspekto; en pli grandaj veturiloj kaj kamionoj, masoj ĝis 3200 Kg estis jam uzitaj.[1] Aŭtobomboj povas esti aktivigitaj je gamo de manieroj [2]:

  • far la atakanto kiu mem stiras la aŭton (suicidatako)
  • defore far la atakanto (ekzemple per poŝtelefono)
  • per iaspeca tempigaparato (ekzemple vekhorloĝo)
  • nevole far la uzanto, ekzemple kiam ri malfermas la pordon de la veturilo, startigas la motoron, premas la akcelpedalon aŭ bremspedalon aŭ simile

La brulaĵo (plej ofte benzino) en la benzinujo de la veturilo povas fari la eksplodon de la bombo pli potenca per ties disiĝo kaj ekbruligo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Vehicle Borne IEDs (VBIEDs). Global Security. Alirita 3a Aŭgusto 2008.
  2. Wilkinson, Paul. (1993) Technology and terrorism. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 0-7146-4552-4.

Referencoj redakti

  • Mike Davis, Buda's Wagon: A Brief History of the Car Bomb (Verso: New York, 2007).

Eksteraj ligiloj redakti