Aŭtokodoj en Belorusio

La aktualaj aŭtokodaj licencplatoj de Belorusio validas ekde majo 2004. Ili havas nigrajn literojn sur blanka fono. Maldekstre troveblas la nacia flago, kaj sub ĝi la nacia kodo BY.

Aktuala licencplado de Belorusio, 7 = urbo Minsko

La aŭtokodo konsistas el kvar ciferoj kaj du literoj; poste sekvas, dividite per horizontala streketo, regiona kodo. Tiun kodon reprezentas cifero:

cifero regiono polica kodo
1 Bresta regiono БН
2 Vicebska regiono ВТ
3 Homela regiono ГС
4 Hrodna regiono ГК
5 Minska regiono MO
6 Mahilova regiono МГ
7 urbo Minsko MH

Aliaj aŭtokodoj redakti

Aŭtoj de la policoj de la armeo, poŝto, registaro kaj unuopaj ministerioj havas apartajn aŭtokodojn.