Administra divido de Hispanio

(Alidirektita el Aŭtonoma regiono)

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita unueca regno.

Mapo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj
Mapo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

Tabelo de provincoj

redakti

En la sekva tabelo aperas ĉiuj provincoj de Hispanio, kun ĝia ĉefurbo kaj la aŭtonoma komunumo kiujn ili apartenas.

Provinco Ĉefurbo Aŭtonoma Komunumo
  Provinco Alavo   Vitoria   Eŭskio
  Albaceto   Albacete   Kastilio-Manĉo
Provinco Alakanto   Alakanto   Valencia Komunumo
  Provinco Almerio   Almerio   Andaluzio
  Asturio   Oviedo   Asturio
  Avilo   Ávila   Kastilio kaj Leono
  Provinco Badaĥozo   Badaĥozo   Ekstremaduro
  Provinco Barcelono   Barcelono   Katalunio
  Provinco Burgoso   Burgoso   Kastilio kaj Leono
  Cáceres   Cáceres   Ekstremaduro
  Provinco Kadizo   Kadizo   Andaluzio
  Kantabrio   Santandero   Kantabrio
Provinco Kasteljono   Castelló   Valencia Komunumo
  Provinco Reĝurbo   Reĝurbo   Kastilio-Manĉo
  Provinco Kordovo   Kordovo   Andaluzio
Provinco Koruno Koruno   Galegio
  Provinco Kvenko   Cuenca   Kastilio-Manĉo
  Ĝirono   Ĝirono   Katalunio
  Provinco Granado   Granado   Andaluzio
  Provinco Gvadalaĥaro   Gvadalaharo   Kastilio-Manĉo
  Provinco Gipusko   San Sebastián   Eŭskio
  Provinco Onubo   Huelva   Andaluzio
  Provinco Huesko   Huesca   Aragono
  Balearoj   Palma   Balearoj
  Provinco Ĥaeno   Jaén   Andaluzio
  provinco Leono   Leono (Hispanio)   Kastilio kaj Leono
 Provinco Ilerdo   Ilerdo   Katalunio
  Provinco Lugo   Lugo   Galegio
  Madrida Regiono Dosiero:Bandera de Madrid.svg Madrido   Madrido
  Provinco Malago   Malago   Andaluzio
  Murcia Regiono   Murcia   Murcio
  Navaro   Pamplono   Navaro
  Provinco Oŭrenso   Oŭrenso   Galegio
  Provinco Palencio   Palencia   Kastilio kaj Leono
Provinco La Palmoj   Las Palmas de Gran Canaria   Kanariaj Insuloj
  Provinco Pontevedro   Pontevedra   Galegio
  Provinco Rioĥo   Logronjo   La Rioja
  Provinco Salamanko   Salamanko   Kastilio kaj Leono
  Provinco Segovio   Segovio   Kastilio kaj Leono
  Provinco Sevilo   Sevilo   Andaluzio
  Provinco Sorio   Soria   Kastilio kaj Leono
  Taragono   Tarragona   Katalunio
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo   Santa Cruz de Tenerife   Kanariaj Insuloj
  Provinco Teruelo   Teruel   Aragono
  Provinco Toledo   Toledo   Kastilio-Manĉo
Provinco Valencio   Valencio   Valencia Komunumo
  Provinco Valadolido   Valladolid   Kastilio kaj Leono
  Provinco Biskajo   Bilbao   Eŭskio
Provinco Zamoro   Zamoro   Kastilio kaj Leono
  Provinco Zaragozo   Zaragozo  Aragono