Aŭtonomaj Municipoj de Argentino

La Reformo de la Argentina Konstitucio en 1994 agnoskis la aŭtonomecon de la municipoj en Argentino, kiuj estis rajtigitaj por redakti siajn proprajn regularojn pere de la redakto de Cartas Orgánicas Municipales (municipaj regularoj) ene de la difinitaj limigoj determinitaj por ĉiu provinco.

Historio redakti

Ĝis 1994 la argentinaj konstituciistoj disputise ĉu la municipoj estu aŭtarkiaj aŭ aŭtonomaj. Ambaŭ sistemoj konsideras memregadon, sed aŭtarkiaj municipoj ene de regularo difinita de supera instanco dum aŭtonomaj municipoj rajtas ankaŭ redakti siajn proprajn regularojn. Jam el 1957, argentinaj provincoj ekagnoskis en siaj konstitucioj prezize la municipan aŭtonomecon kaj eĉ ties konstitucian rajton por redakti siajn proprajn regularojn. Decido de la 21a de marto de 1989 de la Supera Justictribunalo Corte Suprema de Justicia de la Nación (kazo Rivademar) defendis la rajton al aŭtonomeco municipa. Por decembro de 2010, 20 provincoj estis agnoskintaj en siaj konstitucioj la aŭtonomecon municipan, dum mankas la provincoj Mendoza kaj Santa Fe kiuj ne reformis ankoraŭ siajn konstituciojn post 1994 kaj tiu de Bonaero kiu faris ĝin sed sen obei la ordonon de la argentina Konstitucio kiu starigis en sia artikolo 123 la neceson respekti la municipan aŭtonomecon.

Atingo redakti

Tiu municipa aŭtonomeco funkcias en la kampoj institucia, politika, administra, ekonomia kaj financa.