Aŭtopatogenezio

Aŭtopatogenezio estas la produkto de homeopatia aŭtoeksperimento kiun la homeopata kuracisto faras en si mem. Ĉi tiu aŭtoeksperimento konsistas je la alpreno de unu sola diluita medikamenta substanco je unu aŭ pliaj dozoj dum determinita periodo dume li notas ĉiutage la simptomojn okazantajn en lia propra organismo. Tiuj simptomoj orde kolektitaj de la kuracisto konsistos la aŭtopatogenezion kaj estas la medicina materialo de tiu difinita medikamento kiu estos uzata de la klinikulo.

Ordinare la aro da aŭtopatogenezioj de unu sola substanco produktita de grupo de homeopatoj fariĝos la vera patogenezio de tiu determinita medikamento.

Tiu aŭtoeksperimenta metodo estis uzata de Samuel Hahnemann kaj siaj kunlaborantoj en la unuaj jaroj de la Homeopatio kaj estis la plej elektinda rimedo koni la kurcilajn povojn de la medikamentoj. Pri tia preferinda metodo li asertas la jenon en noto ĉe la § 141 de sia Organono de la Kuracarto. Jen la tuta paragrafo kaj noto:

Tamen, la plejbonaj eksperimentoj pri la puraj efikoj de la simplaj medikamentoj, koncerne la ŝanĝon en la homa farto kaj la malsanajn statojn kaj la artefaritajn simptomojn produktitaj en la sana individuo, estas tiuj, kiujn la propra kuracisto, senantaŭjuĝa, kriteriema kaj sentema, faras en si mem, kun la tuta prudento kaj zorgoj kiuj estis al li, ĉi tie, instruitaj. Li scias kun tro da certeco, kion li perceptis en si mem *.

  • Tiuj aŭtoeksperimentoj far la propra kuracisto ankaŭ havas por li netakseblajn profitojn. Unue, fariĝas por li nediskutebla fakto la granda vero laŭ kio la medikamenta efiko, de ĉiuj substancoj pere de kiu dependas sia kuraca povo, fundamentiĝas en la ŝanĝoj de la sano de li suferita pro la provmedikamentoj kaj pro la malsana stato kaŭzita de la samaj medikamentoj. Krom tio, pere de tiaj notindaj observoj efektivigitaj en si mem, li fariĝas, unuflanke, kapabla kompreni siajn proprajn sensaĵojn, sian pensmanieron, sian tipon de psiko (la fundamento de la tuta vera saĝo); aliflanke, kaj tio estas kiu ne povas manki al ĉiu ajn kuracisto, li lernas esti observanto. Ĉiuj observoj kiujn ni faras en la aliaj ne vekas tiom da intereso kiel tiuj observataj en ni mem. Tiuj observantaj la aliajn devas ĉiam timi ke la eksperimentanto ne diras precize kion li sentas aŭ ke li ne priskribas siajn sensaĵojn laŭ la ĝustaj vortoj. Li ĉiam dubas ĉu estis trompo aŭ ne, almenaŭ parte. Tiu obstaklo al la plenkono de la vero, kiun neniam ni povas tute eviti en niaj esploroj de la artefaritaj morbsimptomoj estigitaj en aliaj personoj post ingesto de la medikamento, tute malaperas en la aŭtoeksperimentoj. Tiu provanta en si mem scias kun certeco kion li sentis kaj ĉiu eksperimento estas por li nova stimulo al la esploro de la efikoj de aliaj medikamentoj. Tiel li fariĝas ĉiam pli kapabla je la arto observi, arto tiel grava por la kuracisto, kiam li daŭre observas sin mem, al kiu li povas konfidi kaj scii ke neniam estos trompita. Tion li faras kun tiom da zorgo kaŭze ke li osbservas ke tiaj eksperimentoj faritaj en si mem promesas al li konon de la vera valoro kaj graveco de la instrumentoj por la kuraco, kiuj ĝenerale estas malmultaj. Li ne devas kredi ke tiaj rapidaj sanperturboj kaŭzataj de la ingestitaj medikamentoj kun la celo eksperimenti ilin povas iel damaĝi la sanon. La sperto instruas, male, ke la organismo de la eksperimentanto, pere de tiuj oftaj atakoj al la sano, fariĝas ankoraŭ pli kapabla forpeli kaj ĉiujn malbonajn eksterajn influojn al sia fizika konstitucio kaj ĉiujn morbogenajn agantojn, naturajn kaj artefaritajn, fariĝante pli rezista al ĉio noca, pere de tiuj moderaj eksperimentoj en ĝi efektivigitaj. Lia sano fariĝas pli senŝanĝa, pli vigla, kiel elmontras ĉiuj eksperimentoj.

Aŭtopatogeneziaj simptomojRedakti

La aŭtopatogeneziaj simptomoj estas la propraj simptomoj de la eksperimentanto miodifitaj de la efiko de la medikamento en la provorganismo (la tuto biopsika), tio estas, la simptomoj estas la eksterigo de la sensaĵoj kaj sentoj de la provanto kiu disponas sian biopsikismon dum la provperiodo. Tio estas la konkludo de la propra aŭtoro de tiu ĉi artikolo kaj de lia eksperimento-grupo, kiuj aŭtoeksperimentis centojn da homeopatiajn medikamentojn dum la periodo de dudek sinsekvaj jaroj.

Simptomo kaj dozoRedakti

Se oni uzas substancoj je altaj dozoj (kiel okazis en la pasinto fare de kelkaj eksperimentantoj) la simptomoj ankaŭ konsistas je la toksaj efikoj de la drogo sur la organaj histoj. Tamen tio ne okazas dum la homeopatia eksperimento ĉar la metodo postulas utiligon de la minimumaj dozoj, alte diluitaj kaj dinamizitaj, ne estigantaj histajn lezojn. Krom tio, estas konsento inter la plejmulto da homeopatoj ke toksaj simptomoj ne estas la veraj simptomoj de ajna patogenezio, pro tio ke ili estas malmulte valorataj en la repertuaroj.

Hahnemann asertas en sia Organono de la Kuracarto, en la § 128 la jenon:

"La lastaj eksperimentoj instruas al ni, ke kiam la medikamentaj substancoj estas prenitaj laŭ siaj krudaj naturoj fare de la eksperimentanto, cele provi siajn karakterajn efikojn, ili ne manifestas la tutan riĉecon de siaj povoj en si kaŝitaj ol kiam ili estas prenitaj kun la sama celo je altaj diluaĵoj, potencigitaj pere de sufiĉaj pistado kaj sukusio; pere de tiuj simplaj manipuladoj, la forto sin kaŝanta kaj dormanta en sia kruda stato, disvolviĝas kaj sia aktiveco vekiĝas laŭ nekredebla maniero. Tiamaniere oni plejbone esploras la medikamentajn efikojn de la substancoj konsideritaj malfortaj, oferante al la eksperimentanto, ĉiutage antaŭmanĝe, 4 ĝis 6 globetojn de la 30ª potenco, malsekigitajn per iometo da akvo aŭ dissolvitajn aŭ miksitajn en kvanto granda aŭ malgranda da akvo, daŭranta, tiele, dum sinsekvaj tagoj."

Georg Heinrich Gottlieb Jahr (1800 - 1875), eminenta homeopato, disĉiplo kaj samtempulo de Hahnemann, asertas la jenojn:

"Notinda estas la fakto ke la plej karakteraj kaj gravaj simptomoj de la medikamentoj esploritaj de Hahnemann, estis tiuj produktitaj per dozoj tiel malfortaj ke ili ofte estis kapablaj apenaŭ produkti kelkajn izolitajn simptomojn".

"La plej utilaj kaj elektendaj simptomoj de la medikamentoj, tio estas, tiuj oferantaj la plej precizajn indikojn estas tiuj izolite produktitaj pere de dozoj tro malfortaj por produkti fenomenojn plimalpli komplikajn".

Tiele asertas Benoit Jules Mure (1809 - 1858), fidela disĉiplo kaj ankaŭ samptempulo de la majstro:

"La dozoj kiujn oni uzas en pura ekspeirimento estas, ĝenerale, tiel malfortaj ke ili afekcias malpli la farton ol la plej leĝeraj ŝanĝoj en la dieto. La plej malgranda glaso da likvoro, kelkaj grajnoj de pipro, adulteritaj trinkaĵoj, emocioj de gajo kaj kolero, estas pli nocivaj agantoj ol globeto de kamomilo kaj de akonito... Ni ripetas ke ne konsistiĝas je vera malsano. La eksperimentanto povas iri kaj veni, zorgi pri siaj taskoj, kaj estas nur danke al sia propra atenteco kaj sindonemo al la provo ke li povas registri la simptomojn kiuj en li manifestiĝos".

BibliografioRedakti